Carta dell'Occitania

bandiera occitanaLa okcitana lingvo estas latinida lingvo parolata en specifa areo de suda Eŭropo, nomata Okcitanio, ne fermita per politikaj limoj kaj proksimume identigata kiel suda Francio. En Italio la okcitana lingvo estas foje nomata alp-provenca, pro la fakto ke ĝi estas parolata, kiel aŭtoktona lingvo, ankaŭ en piemonta zono laŭlonge de Koziaj kaj Maritimaj Alpoj.

La okcitana (aŭ lingvo de Oc) estis la famkonata lingvo utiligita en la trobadora poezio kiu ekestis en regiono de sud-okcidenta Francio, Akvitanio, plimalpli en la XI-a jarcento, kaj pliposte disvastiĝis en la tuta centra Eŭropo. Lingvo tre malsama de tiu de nord-centra Francio, kie male oni parolis la lingvon de Oïl, kiu estis la pralingvo de la nuntempa franca. Ĉio pensigas, ke ĝuste Dante Alighieri forĝis (en De vulgari eloquentia) tiujn du apartajn nomigojn de la du lingvoj, surbaze de la malsama etimologia origino de la rilataj jesaj esprimoj: hoc est, de kiu “oc”, por la okcitana, hoc illud, el kiu “oui”, por la franca, malsame ol sic, de kiu la “” de la itala kaj de aliaj latinidaj lingvoj.

Valli occitane del PiemonteLa okcitana lingvo havas plurajn variaĵojn depende de la zonoj en kiuj ĝi estas parolata. Unu el la ĉefaj variaĵoj estas la tieldirita provenca, kiu estis la ‘nobla’ dialekto precipe utiligita de la mezepokaj trobadoroj. Tiu estis la kialo pro kio, precipe inter la filologoj de la XIX-a jarcento, oni kutimis utiligi la vorton provenca por indiki la okcitanan lingvon en ĉiuj ĝiaj variaĵoj, precipe rilate la lingvon de la mezepoko. Sed nuntempe la vorto provenca difinas nur la striktasencan provencan, tio estas la okcitanan lingvon utiligata en Provenco.

La okcitana estas samtempe voĉa lingvo (parolata de milionoj da personoj) kaj literatura lingvo, kiun, ek de la XII-a jarcento, la trobadoroj disvastigis en la tuta Eŭropo. Krom en Provenco kaj en la tuta franca Midi ĝi estas parolata en la kataluna Val d’Aran kaj en la Okcitanaj Valoj de Piemonto. En Italio kaj Hispanio la okcitana estas minoritata lingvo leĝe protektata. Alia estas la situacio en Francio kie la okcitana estas tre malmulte protektata.

Efektive la mirinda literatura florado kiun la okcitana ĝuis en la mezepoko, en suda Francio kaj ĉe pluraj eŭropaj kortegoj, ne povis malhelpi ke tiu lingvo estu laŭlitere subpremita, en la sekvaj jarcentoj, fare de la ĉionenprena superrego de la franca lingvo. Specife, la dekadenco de la okcitana estis fatale markita per la ordono Villers-Cotterêts, promulgita fare de la Franca reĝo en 1539, kiu fiksis la superecon kaj ekskluzivecon de la franca en ĉiuj publikaj dokumentoj, tiel subklasigante al pli malalta rango ĉiujn aliajn lingvojn de la lando.

Frédéric MistralEn la Provenco de la XIX-a jarcento okazis mallongdaŭra literatura renaskiĝo de la okcitana lingvo sub la gvido de movado nomata Félibrige, kies plej grava elstarulo, Frédéric Mistral (1830-1914), estas la sola verkisto nur okcitanlingva kiu ricevis Nobel-premion por literaturo (en 1904) pro la poemo Mirèio verkita en la provenca. Tiu poemo estas komplete disponebla en la reto, ambaŭ en la klasika okcitana skribmaniero (alklaku ĉi tie) kaj en la skribmaniero tielnomata “mistrala” (alklaku ĉi tie) ĝuste ĉar ĝi estis utiligita por la verkoj de Mistral.

La temo de la pluraj skribmanieroj utiligataj nuntempe por la pluraj variaĵoj de la okcitana estas sufiĉe kompleksa, pro la fakto ke la skribmanieroj ne limiĝas al la du ĵus menciitaj. Tamen la klasika kaj la mistrala “normoj” ŝajnas esti la plej uzataj kaj la plej “eminentaj”, ĉar la unua estas iel rekondukebla al la mezepoka trobadora poemado, kaj la dua estas ligita al prestiĝo de la deknaŭjarcenta renaskiĝo Félibrige de la provenca. La malsameco inter la du skribmanieroj evidentas se ni konsideras la unuajn versojn de Mirèio, kiuj, tradukitaj al esperanto, aspektas tiel: “Laŭlonge de l’ Rodano, inter la poploj / kaj la salikoj de l’ bordo, / en mizera dometo dispecigita far’ la akvo, / loĝadis korbofaristo…”.

Tiuj versoj, en la originalo provenca de Mistral, tiele aspektas laŭ la klasika normo:

De lòng dau Ròse, entre lei píbols
E lei sausetas de la riba,
En un paure ostalon pèr l’aiga rosigat
Un panieraire demorava…

Kaj male aspektas tiele laŭ la “mistrala normo”:

De-long dóu Rose, entre li pibo
E li sauseto de la ribo,
En un paure oustaloun pèr l’aigo rousigà
Un panieraire demouravo…

——-

En Francio aktivas la Instituto de Okcitanaj Studoj (IEO – Institut d’Estudis Occitans) kies sidejo estas en Tuluzo, kun ses regionaj filioj (Limoĝio, Akvitanio, Langvedoko, Midi-Pireneoj kaj Provenco) kaj tridek departementaj sekcioj (en trideko de departementoj en suda Francio); ekzistas krome periferiaj filioj en la Okcitanaj Valoj de Piemonto, en la Val d’Aran de Katalunio kaj en Parizo.

En la okcitanaj valoj de Piemonto aktivas du asocioj, Espaci Occitan, en Dronero, kaj Chambra d’Òc, en Roccabruna, ambaŭ en Val Maira (provinco de Cuneo).

——-

Saint-Rémy-de-Provence

En la okcitana lingvo ekzistas neniu traduko de la Dia Komedio, eĉ ne parta, antaŭ la Sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Nur en 1967 estis eldonita en Saint-Rémy-de-Provence traduko de la tuta poemo, en moderna provenca prozo kaj en mistrala skribmaniero (La Divino Coumèdi). Ĝi ŝuldiĝas al Jean Roche (Marsejlo 1899 – Saint-Rémy-de-Provence 1986), obskura franca funkciulo administra vivinta tridek jarojn en Alĝerio, fakulo kaj funda konanto de la okcitana lingvo kaj pasia tradukinto de italaj klasikaĵoj, kiu tradukis al la provenca ankaŭ verkojn de Petrarca kaj Boccaccio. Post Jean Roche, neniu plu sin elprovis, en la franca Okcitanio, en traduko de la Dantaj versaĵoj. Sed estas dirende, ke ankaŭ la pacienca laboro de Jean Roche ŝajnas esti preskaŭ nerimarkita, konsiderante ke nur post lia morto ĝin priparolis, transkribante kelkajn pecojn, nur L’Astrado Prouvençalo revuo dediĉata al la okcitana lingvo kaj eldonata en Saint-Rémy-de-Provence. [1]

Sed en la piemontaj okcitanaj valoj, kaj precize en Alta Valo de Susa, en iu vilaĝo kun sescent loĝantoj nomata Salbertrand, maljuna elementlerneja instruistino, Clelia Baccon, tradukis al la okcitana variaĵo de sia valo la unuan kaj la kvinan kanton de la Danta Infero, utiligante tamen skribmanieron iom komplikan kaj malsaman ol la du skribmanieroj kiujn ni jam vidis.

Tute aparte, estas vere kurioze kiom malsimilas inter si la skribmaniero de la provenca okcitana lingvo de Jean Roche kaj tiu de la Salbertranda okcitana lingvo de Clelia Baccon. Por igi pli rimarkebla tiun malsamecon ni utiligos tercinon elprenita de la rakonto de Francesca da Rimini (Inf., V, 121-123): «E quella a me:  nessun maggior dolore / che ricordarsi del tempo felice / ne la miseria; e ciò sa ‘l tuo dottore» [Tio estas, en esperanto: «Ŝi tiam: ne pli ŝiras la doloro / ol rememori dum mizera premo / pri la feliĉo; scias la doktoro» (trad. Dondi)]. Ĉi sube estas transkribitaj la du tradukoj de la sama tercino respektive en la provenca okcitana (la unua) kaj en la Salbertranda okcitana (la dua).

terzina provenzaleterzina salbertrand

Por legi la unuan kanton de la Infero en la traduko al la okcitana de Salbertrand de Clelia Baccon, kaj por aŭskulti ĝian legadon fare de la tradukintino, alklaku ĉi tie. Por legi en la sama traduko la versojn de Francesca el Rimini (Inf., V, 88-142), kaj por aŭskulti ĝian legadon fare de Clelia Baccon, alklaku ĉi tie.

Alta Valle di Susa con Salbertrand

——-

Dante treege admiris la okcitanajn trobadorojn, tiom ke al unu el ili li eĉ konsentis la unikan privilegion sin esprimi en sia propra lingvo, tio estas en la okcitana, kiam ili renkontiĝas en la sepa kornico de Purgatorio (kanto XXVI), kie la pentofarantoj elportas la punon pro la peko de voluptavido.
Sed ni iru laŭorde. Inter la pekintoj pro voluptavido de la sepa kornico Dante renkontas tutunue
Guido Guinizelli, la grandan bolonjan poeton de Dolce Stil Novo (“Dolĉa Nova Stilo”), kiu mortis kiam Dante estis ankoraŭ infano, al kiu li tuj esprimas grandan admiron pro la dolĉeco de liaj versoj. [2] Kaj estas je tiu ĉi punkto ke Guinizelli fingromontras al li alian pentofaranton, ĝuste la okcitana trobadoro Arnaut Daniel, dirante, sen malkaŝi la nomon, ke tiu, kiel poeto, estis pli valora ol li, eĉ superante ĉiujn tiujn kiuj verkis am-romanojn kaj versojn (Purg., XXVI, 115-119):

«O frate», disse, «questi ch’io ti cerno
col dito», e additò un spirto innanzi,
«fu miglior fabbro del parlar materno.
Versi d’amore e prose di romanzi
soverchiò tutti […]».

Jen la samaj versoj tradukitaj proze al la provenca lingvo fare de Jean Roche:

«O fraire», diguè, «aquéu que guigne, eila»
e me moustrè au det un esperit, davans nautre
«fuguè lou meiour óubrié de soun parla meirau.
Pouèto que rimèron sus l’amour, qu’escriguèron de proso de rouman,
li passè tóuti […]».

Kaj jen la samaj versoj tradukitaj esperanten de Giovanni Peterlongo:

Li: «Frato, li, kiun mi fingre montras»
diris, kaj montris antaŭ mi spiriton,
«pli bone verkis en patrina lingvo.
Versojn pri am’ li kaj romanojn prozajn
ĉiujn superis […]».

——-

 RibéracKiam Guinizelli silentas kaj malaperas inter la purigaj flamoj, Dante alproksimiĝas al la spirito al li indikita kaj diras al tiu ke li tre ŝatus koni ties nomon. Je tiu ĉi punkto Arnaut Daniel respondas patrinlingve, okcitane, kaj pli precize en la antikva liaepoka provenca (tiuj estas la nuraj versoj verkitaj de Dante en alia lingvo ol la propra).

Veduta di Ribérac

Arnaut do sin prezentas, kaj sin difinas kiel tiu kiu ploras kaj kantas, agitata pro la penso de propraj pekoj sed konsolata dank’ al la penso de la estonta beateco, kaj preĝpetas Dante-n memori pri li kiam li estos atinginta la kulminon de sia supreniro al la ĉielo.

Post tio ankaŭ li malaperas inter la purigaj flamoj.

Pri la vivo de Arnaut Daniel (nomo italigita en Arnaldo Daniello) ni scias tre malmulte. Li naskiĝis en Ribérac, en Limoĝio, kaj precize en la diocezo de Périgord, nome en tiu geografia areo pli malpli duonvoje inter Limoges kaj Bordeaux. Li vivis inter la dua duono de la XII-a jarcento kaj la unua duono de la XIII-a jarcento kaj, laŭ iu tre mallonga anonima biografio alveninta ĝis ni, li estis ĝentila kaj ĉarma viro kaj studis gramatikon kaj retorikon.

En la sekvaj versoj (Purg. XXVI, 136-148) la vortoj de Arnaut estas rimarkigataj per malsama koloro:

Io mi fei al mostrato innanzi un poco,
e dissi ch’al suo nome il mio disire
apparecchiava grazioso loco.
El cominciò liberamente a dire:
«Tan m’abellis vostre cortes deman,
qu’ieu no me puesc ni voill a vos cobrire.
Ieu sui Arnaut, que plor e vau cantan;
consiros vei la passada folor,
e vei jausen lo joi qu’esper, denan.
Ara vos prec, per aquella valor
que vos guida al som de l’escalina,
sovenha vos a temps de ma dolor!».
Poi s’ascose nel foco che li affina.

Le parole di Arnaut Daniel nell'edizione di Foligno del 1472Pagina di un canzoniere provenzale del Sec. XIII con l'immagine di Arnaut Daniel (Bibliothèque Nationale de France)

Ni de Dantepoliglotta nin turnis al la asocio Espaci Occitan de Dronero (Cuneo) por akiri registritan legadon de la ok versoj en la antikva provenca, enhavantaj la vortojn adresitajn de Arnaut Daniel al Dante en la XXVI-a kanto de Purgatorio. Doktorino Rosella Pellerino – respondeculo pri la fako Lingvo kaj Kulturo de la asocio kaj membro de la Internacia Lingvistika Komisiono por la prilaborado de la unua alp-okcitana vortaro – akceptis afable nian peton. Por aŭskulti ŝian legadon de la versoj en la provenca de Arnaut Daniel, alklaku ĉi-sube:

Veduta di Dronero (Cuneo)

——-

En sia traduko de la Dia Komedio al moderna provenca prozo, Jean Roche plutenis la vortojn de Arnaut Daniel en la sama provenca lingvaĵo antikva elveninta el la plumo de Dante. Sed ni anstataŭigos tiun originalan version per la koncerna traduko al la moderna provenca lingvo, publikigita en la jam citita revuo L’Astrado Prouvençalo, tiel ke ni prezentu en la moderna provenca (kaj per la mistrala skribmaniero) ĉiujn versojn ĝis nun cititaj kaj samtempe tiel ke ni permesu al la leganto aprezi – en la du versioj de la vortoj de Arnaut – la malsamecojn inter la antikva provenca kaj la moderna provenca:

M’avancère un pau d’aquéu que m’avié fa vèire,
e ié diguère que moun desir de lou counèisse
alestissié pèr soun noum, dins moun cor, uno plaço di requisto.
Alor, éu, sènso mai, coumencè de dire:
«M’agrado tant, vosto courteso demando,
que noun me pode ni noun me vole escoundre à vous.
Iéu siéu Arnaud que ploure e vau cantant;
coussirous vese ma foulié d’à tèms passa,
e bade trefouli lou bonur que desenant espère.
Aro vous prègue, au noum de aquelo valour
que vous guido au soum dis escalié,
de vous recourda tout à tèms de ma doulour!».
Pièi, s’escoundeguè dins lou fiò qu’espurgo lis amo.

Kaj jen la samaj versoj en la traduko al esperanto de Giovanni Peterlongo:

Proksimiĝinte iom ĉe l’ montriton,
mi diris, ke pretigis mia volo
al lia nomo tre favoran lokon.
Liberanime li komencis diri:
«Pro Via kara ĝentila demando
nek volas mi, nek povas mi kovriĝi.
Arnaldo estas mi kantanta plore,
penseme vidas pasintan frenezon,
kaj gaje baldaŭ l’ esperantan ĝojon.
Nun mi Vin petas, pro tiu valoro,
kiu Vin gvidas supren tra l’ ŝtuparo,
tempe memoru Vi doloron mian!».
Kaj sin en fajron kaŝis purigantan.

——-

Alklaku ĉi tie por vidi la tekston kaj aŭskulti la legadon de la versoj de Francesca da Rimini (Infero, Kanto V, 88-142) en la traduko al la provenca-okcitana de Jean Roche. La voĉo estas tiu de Rosella Pellerino.

Alklaku ĉi tie por vidi la tekston kaj aŭskulti la legadon de la versoj de Uliso (Infero, Kanto XXVI, 90-142) en la traduko al la provenca-okcitana de Jean Roche. La voĉo estas tiu de Dario Anghilante.

——-

Bertran de BornEn la Dia Komedio ni trovas aliajn du provencajn trobadorojn, krom Arnaut Daniel. La unua estas Bertran de Born (citita de Dante kiel Bertram dal Bornio), ankaŭ li, kiel lia samtempulo Arnaut, naskiĝinta en Limoĝio (1140 ĉirkaŭ -1215 ĉirkaŭ). Bertran estis poeto en lingvo de Oc fama pro siaj epopeaj poemoj glorantaj la ebriiĝon de la milito, sed li estis ankaŭ politikisto, feŭdsinjoro de kastelo de Hautefort en Périgord. Dante lin situigas kiel damnito en la Inferon (kanto XXVIII, 112-142), inter la semantoj de malkonkordo, ĉar li metis unu kontraŭ la alia Enriko la Juna kaj la patro Enrico II d’Inghilterra: pro la fakto ke li disigis personojn tiom proksimaj li estas devigata vagi senhalte tenante en mano kiel lanterno sian propran kapon dekroĉita de la korpo.

Marsiglia in una stampa anticaLa alia provenca trobadoro estas Folchetto de Marsejlo (Marsejlo 1155 ĉirkaŭ – 1231), konata ankaŭ kiel Folco de Tuluzo, estinte episkopo de tiu urbo dum la lastaj jaroj de sia vivo. En la antaŭaj jaroj li estis fama kantisto de ampoemoj, tre ŝatata ĉe la kortegoj de Barcelono, Tuluzo kaj Provenco, ĝis kiam ne reciprokata amo igis lin monaĥiĝi. Dante renkontas lin en Paradizo, en la ĉielo de Venuso, tiu ĉielo kies influon Folco spertis junaĝe, bonutiligante tamen poste tiun sian inklinon al amo (Par., IX, 64-108). La beatuloj de la ĉielo de Venuso estas fakte animoj kiuj dumvive cedis al la tentoj de voluptamo, sed kiuj estis poste pro specialaj meritoj levitaj al tiu ĉielo, evidente post kelktempa restado en la laŭcela sepa kornico de Purgatorio (kune kun Arnaut Daniel kaj Guido Guinizelli). En tiu sama ĉielo Dante renkontas ankaŭ Cunizza da Romano, malkvieta sinjorino, fratino de la senjoro de Treviso Ezzelino III da Romano: ŝi troviĝas en tiu ĉielo dank’ al mistika krizo trairita dum la lastaj vivojaroj. Estas ŝi kiu indikas al Dante la spiriton de Folchetto de Marsejlo, dirante ke tiu postlasis surtere bonan kaj longdaŭran famon pri si (Par., IX, 37-45).

Folchetto di Marsiglia

Ĉi tiu superrigardo pri la rilatoj inter Dante kaj la lingvo okcitana kaj la koncerna trobadora poezio ne estus kompleta se oni ne etendus ĝin ankaŭ al la mantuano Sordello, kiu, kvankam ne denaskulo de Okcitanio, estis trobadoro de provenca skolo kaj verkis en la okcitana lingvo. Dante renkontas lin en Purgatorio, kiel ni jam diris en aliaj paĝoj de ĉi sama retejo (alklaku ĉi tie rilate al Purg., VI, 70-75, kaj alklaku ĉi tie rilate al Purg., VII, 10-19).

Sordello da Goito, miniatura medievale

Goito, Torre civicaSordello naskiĝis en Goito, apud Mantuo, ĉirkaŭ la jaro 1200, el familio apartenanta al la eta kaj malriĉa kampara nobelaro. Tre frue li forlasis la naskiĝlokon por serĉi riĉiĝon aliloke. Je tiu punkto spontane ekestas demando: kiel eblis ke mantua junulo iĝis provenckultura trobadoro kaj ekverkis poemojn en la okcitana?

I catari espulsi da Carcassonne nel 1224. Miniatura del Sec. XIIIOni devas scii ke en 1208, kiam Sordello estis ankoraŭ infano, papo Inocento la 3-a eksplodigis krucmiliton por elradikigi la kataran herezon, kiu disvastiĝis dum la antaŭa jarcento en Okcitanio, unue en la regiono ĉirkaŭ Tuluzo kaj poste en la tuta suda Francio. Lulilo de tiu herezo estis la urbo Albi, ne malproksima de Tuluzo, pro kio la krucmilito kontraŭ katarismo estas nuntempe konata kiel albigensa krucmilito. La krucmilito de papo Inocento kaŭzis ruinigajn efikojn por la kataristoj, kiuj estis forpelitaj de la Okcitania teritorio. La trobadoroj aliĝis al katarismo, almenaŭ la plimulto, kaj ankaŭ ili estis forpelitaj (escepte de tiuj, kiuj preferis forĵuri, kiel Folchetto de Marsejlo, kiu ne hazarde iĝis episkopo de Tuluzo kaj kiun poste eĉ Dante premiis per komforta enloĝigo en la ĉielo de Venuso). Pluraj el la trobadoroj forpelitaj de Okcitanio rifuĝis ĉe la feŭdaj kortegoj de la restanta parto de Eŭropo, kie ili trovis rivalojn kaj sekvantojn kaj kreis trobadoran skolon ekster la okcitanaj teritoroj de suda Francio. Tute aparte, la Venetaj kortegoj estis tre akceptemaj rilate ilin.

Veduta di Albi

Nu, la juna Sordello, dum sia vagado por serĉi riĉiĝon, alvenis al la mirinda kortego de la markizoj de Este, la veneta urbo ĉe la Eŭganaj Montetoj, kiu iĝis unu el la plej gravaj disvastig-centroj de la provenca kulturo en Italio kune kun la aliaj kortegoj de la “Treviza Markio” (Trevizo, Padovo, Vicenza, Verono). Des pli, la kortego de Este estis la unua veneta kortego kiu alvokis la menestrelojn kaj trobadorojn kiuj forlasis Provencon. Oni ne devas do surpriziĝi, ke la juna kaj talenta Sordello trovis tie la idealan skolon por plenumi sian poezian novican staton.

Post tio, plenuminta sian trejnadon kiel menestrelo, li transiris de la kortego de Este al tiu de la grafoj de San Bonifacio, senjoroj de Verono.

Mura e castello di Este

Sed la feŭdaj kortegoj de Veneto ne vere estis surteraj paradizoj. Tute aparte, la rilatoj inter Rizzardo de San Bonifacio, senjoro de Verono, kaj Ezzelino III da Romano, senjoro de Trevizo, estis milde dirite malfacilaj kaj ofte ŝtormaj: dum unu el la periodoj de bonaj rilatoj okazis profitcela geedziĝo inter grafo Rizzardo kaj la fratino de Ezzelino III (jes, ĝuste tiu Cunizza da Romano, kiun ni trovis en la ĉielo de Venuso kune kun Folchetto de Marsejlo). Sed post malmultaj jaroj la rilatoj iĝis tre malbonaj, Ezzelino konkeris Veronon kaj, kiel se tio ne sufiĉus, Sordello forkaptis la belan Cunizza de la hejmo de grafo Rizzardo (eble eĉ laŭ instigo de Ezzelino), kaj ŝin rekondukis al Trevizo, kaj iĝis ŝia amanto.

Sordello da Goito e Cunizza da Romano. Secolo XV. Miniatura su pergamena

Ĉio ĉi kompreneble eksplodigis la koleron kaj venĝodeziron de grafo Rizzardo de San Bonifacio, sed ankaŭ ian mishumoron de Ezzelino III da Romano, sekve de kio je certa momento, en 1229, Sordello saĝe decidis forkuri kiel eble plej rapide, rifuĝante – imagu! – en Provenco. Kaj tiel – de Provenco al Provenco – la cirklo fermiĝas. [3]

I colori della Provenza

[1] La tre malmultaj informoj kiujn ni havas pri Jean Roche estas eltiritaj ĝuste de la revuo L’Astrado Prouvençalo n. 23 de 1987 (pĝ. 35-48). La eldono de lia danta traduko de 1967 estas praktike ne trovebla. Ni de Dante Poliglotta sukcesis trovi  ununuran ekzempleron ĉe la Bibliothèque nationale de France. Por legi la versojn pri Francesca el Rimini (Inf., V, 88-142) en la provenca traduko de Jean Roche, alklaku ĉi tie. Por legi, en la sama traduko, la versojn de Uliso (Inf., XXVI, 90-142), alklaku ĉi tie.

[2] Dante difinas Guinizelli «la patro /mia kaj de aliaj pli bonaj ol mi» (Purg., XXVI, 97-98, «il padre / mio e delli altri miei miglior») kaj lin konsideras sia majstro samkiel Vergilio «dolĉega patro» (Purg., XXX, 50, «dolcissimo patre»). Granda estis la kultado kiun Dante sentis por Guinizelli, tiom ke unu el la plej famaj versoj de la Dia Komedio, «Amor ch’al cor gentil ratto s’apprende» (Inf., V, 100, tio estas «Amo, kiu al ĝentila koro tuj alkroĉiĝas»), estas elprenita preskaŭ tutegala de fama verso de Guinizelli: «Foco d’ amore in gentil cor s’ apprende», tio estas «Ama fajro al ĝentila koro alkroĉiĝas». Temas pri la verso 11 de la kanzono Al cor gentil rempaira sempre amore (“Al kor’ ĝentila ĉiam reiras amo”).

[3] La informoj pri la vivo de Sordello estas eltiritaj el Ilvano Caliaro kaj Emilio Faccioli, La vita di Sordello. La giovinezza in Italia, Goito On-line, http://www.sordello.it/sordello/la-vita-di-sordello/.

 ——-