Dante estis dudekunujara kiam la dana reĝo Erik V Glipping estis mistere mortigita dum dormo. Ne sciatas ĉu nia poeto precize konis la geografian situon kaj la politikan vivon de siaepoka Danio, lando kiu estas citita en neniu el liaj verkoj. Tamen iuj svagaj informoj pri tiu lando kaj aparte pri tiu mistera reĝomurdo de 1286, devis esti lin atinginta, kiel eblas nerekte dedukti el la fakto ke li enmetis inter la fiaj kristanaj eŭropaj suverenoj la norvegan reĝon Håkon V Magnussøn).

Tiu  lasta, kiu regnis en Norvegio de 1299 ĝis 1319, donis azilon al supozataj murdintoj de tiu dana suvereno kaj, alianciĝante kun ili, ekmilitis kontraŭ lia posteulo Erik VI, peze prirabante la danajn  marbordojn. Ŝajne estis tiu la kialo kiu instigis Dante-n situigi reĝon Håkon V de Norvegio inter la dekses eŭropaj kristanaj reĝoj fiaj entenataj en la severa atakparolo de la Ĉiela Aglo, al kiu la du poetoj ĉeestis en la sesa ĉielo de Paradizo (Kanto XIX, verso 139). Tiun hipotezon prezentis pli malpli meze de la deknaŭa jarcento la poeto Christian Frederik Molbech (1823-1888), unu el la plej gravaj danaj literaturistoj kaj la ununura kiu tradukis en tercinoj al la dana la Dian Komedion. La sama hipotezo estis poste enprenita ankaŭ de la Enciclopedia dantesca.[1]

Danlando, ek de la romantika periodo havis plurajn fakulojn pri la poezio de Dante. Hans Christian Andersen (1805-1875) estis pasia studanto pri ĝi, kaj en sia romano “La improvizisto” (1835) li prezentas al ni la personecon de juna kaj fervora admiranto de la Dia Komedio. Post la traduko de Molbech aperis du pliaj tradukoj de la Komedio al la dana, ŝuldataj respektive al Knud Hee Andersen, en liberaj versoj (1964), kaj al Ole Meyer, en blankaj hendekasilaboj (2000).


[1] Christian K. Frederik Molbech, Dante Alighieris Guddommelige Komedie, København 1929, p. 601:   «Verŝajne temas pri reĝo Håkon V, kiu en la unua jaro de sia regno defendis la murdintojn de Erik Glipping kaj prirabis la danajn marbordojn » («Formodentlig Kong Hakon V, der i de første Aar af sin Regering understøttede Erik Glippings Mordere og plyndrede de danske Kyster»);  Cecilie Wiborg Bonafede, Enciclopedia dantesca, vol. IV, p. 75.