Dionigi I Agricola, re del Portogallo dal 1279 al 1325

Ni devas pensi ke la konoj de Dante pri Portugalio estis sufiĉe malmultaj. La Poeto priparolas ĝin en unu nura punkto de la Dia Komedio, tie kie li enmetas – ne tro grandanime – inter la fiajn kristanajn suverenojn de Eŭropo reĝon Dionizo la Kamparano (Dom Diniz o Lavrador), kiu reĝis sur Portugalio de 1279 ĝis 1325.

Reale reĝo Dionizo estis iluminita suvereno, li tre evoluigis ekonomion kaj agrikulturon, subtenis la artojn kaj kulturon kaj fondis en 1290 la ĝeneralan Studejon de Lisbono, poste translokigitan al Coimbra. Malgraŭ tio, la portugala suvereno estas unu el la dek ses kristanaj eŭropaj reĝoj enmetataj de Dante (sen aparta motivigo) en la severa akuzo de la ĉiela Aglo, eble ĉar tro engaĝita en ekonomia kampo. Unu el la unuaj komentistoj de la Dia Komedio (la florenca notario Andrea Lancia, aŭtoro de la tiel nomata Ottimo commento, samtempulo de Dante kaj do ankaŭ de reĝo Dionizo) klarigas la aferon dirante ke la portugala suvereno estis “komplete dediĉita al akirado de havaĵoj” kaj vivis sian vivon “kiel komercisto”.

Sed estas pli verŝajne ke Dante volis implice etendi al la senkulpa reĝo Dionizo de Portugalio la saman misagon de li atribuitan al malamata reĝo de Francio Filipo la Bela, kiu kaŭzis la nuligon de la ordeno de la Templanoj konfiskante ties havaĵojn. Fakte ankaŭ la reĝo de Portugalio, post la nuligo de tiu kavalira ordeno laike klopodis alproprigi la havaĵojn al la Krono kaj, ne sukcesinte, starigis en 1319 novan religi-militistan nacian ordenon (“Batalantoj por Jesuo Kristo”) al kiu li asignis tiujn havaĵojn.[1]

Ĉiukaze, kiu ajn estas la motivo, Dante kondamnas la portugalan suverenon asertante ke ankaŭ li, en la tago de la universala juĝo, vidos sian nomon enmetita kun liaj misagoj en la grandan eternan libron de la dia justico. Kaj tiel Dante kuntrenas ankaŭ reĝon Dionizo – samkiel lian norvegan kolegon Akono (ankaŭ kondamnitan sen aparta motivigo) – en la retorikan demandon eldiratan de la ĉiela Aglo: “kion povos diri al ili la ne kristanoj (la Persanoj) kiam ili vidos kio estas skribita en tiu volumo?”

Jen la versoj de Dante kiuj rilatas reĝon Dionizo el Portugalio (Par. XIX, 112-114 kaj 139-140):

Che poran dir li Perse a’ vostri regi,
come vedranno quel volume aperto
nel qual si scrivon tutti suoi dispregi?
………………
E quel di Portogallo e di Norvegia
lì si conosceranno…

La samaj versoj estas tiel tradukitaj al la portugala de Vasco Graça Moura:

Os Persas que dirão a vossos régios
senhores, quando virem livro aberto
onde se escrevem deles sacrilégios?
………………
E o de Portugal e o de Noruega
Lá se conhecerão…

Kaj  jen kiel la samaj versoj estas tradukitaj al esperanto de Giovanni Peterlongo:

Kion al viaj reĝoj diros Persoj,
vidante libron malfermita, kie
iliajn hontindaĵojn oni skribas?
……………
Kaj portugalan reĝon kaj norvegan
oni ekkonos…


[1]Vasco Graça Moura, A Divina Comedia de Dante Alighieri, Bertrand, Lisbono 1997, pĝ. 765, noto 139. Kpr. P. Palumbo en Enciclopedia dantesca vol. II, pĝ. 460; vol. IV, pĝ. 610.  Por redoni justecon al reĝo Dionizo la Kamparano ni memorigas ke la portugala nacia poeto Luís de Camões (1524-1580), en sia ĉefverko Os Lusíadas, ekzaltas la iluminitan regnon de ĉi tiu suvereno per la jenaj vortoj (III, 96):  «Eis depois vem Dinis, que bem parece / Do bravo Afonso estirpe nobre e dina, / Com quem a fama grande se escurece / Da liberalidade Alexandrina. / Com este o Reino próspero florece / (Alcançada já a paz áurea divina) / Em constituições, leis e costumes, / Na terra já tranquila claros lumes».

Lisbona del Settecento