Por legi ĉi tiun enkondukon tradukitan al la latina, alklaku ĉi tie

——

Virgilio tra le muse Clio e Melpomene

Ĉu traduki la Dian Komedion latinen? Eble ankaŭ la episkopo Giovanni Bertoldi el Serravalle estis iom perpleksa, kiam, dum la Konstanca koncilio, iuj liaj britaj kolegoj lin invitis plenumi tiun taskon. Sed tamen je la fino li akceptis. Finfine ne estis sensenca disponigi al la fremdaj religiuloj la poemon de Dante tradukitan en la latinan, tiaman universalan lingvon, por ĝin igi alirebla ankaŭ por tiuj kiuj ne mastris la italan.

Il concilio di Costanza (1414-18), illustraz. dalla Cronaca di Ulrich von Richental

Kaj krome – tiam estis ĉirkaŭ la fino de la jaro 1415-a – la etoso en tiu ekumena koncilio iĝis iom peza, precipe post kiam iu frakcio de fanatikaj koncilianoj mortkondamnis al bruligo pro herezo la honestan boheman teologon Jan Hus. La okazaĵo ŝokis kaj deprimis Giovanni Bertoldi, kiu estis tre milda homo, kiel oni povis atendi de franciskana fratulo, des pli romanjana, kiel li. Des pli ke intertempe la laboroj de la koncilio pli malpli grundis kaj dum la frosta vintro de Konstanco la enuo regis plene.

Veduta di Serravalle di Romagna (oggi RSM)

Kaj estis pro tio ke la bona Giovanni el Serravalle trovis konsolon por sia melankolio sin ĵetante kapantaŭen en la laboron,  sukcesante fini ene de la jaro 1416-a sian tradukon de la poemo, verso post verso en latinan prozon, kaj krome la prian komenton.

Pluraj sin demandis ĉu Dante estintus kontenta scii ke iu estas tradukanta lian Komedion en la latinan, post kiam li foruzis plurajn jarojn en la serĉado de la klera vulgara lingvo kaj en la klopodo donaci ĝuste al tiu lingvo sian tre altnivelan poezian verkon.

Oni ankaŭ diris, ĉi rilate, ke en tiu jaro 1416 la loĝantoj de Ravenna estus ofte aŭdantaj, en la nokta silento, strangan bruon kiel de fora tondro, kiu reale estus ĝuste la bruego de la ostoj de Dante,turniĝantaj en la tombo. (1)

Ni de Dantepoliglotta, male, opinias ke Dante estus aprezinta la frukton de la peno de Giovanni el Serravalle, ĉar, malgraŭ sia ŝato por la klera vulgara lingvo, la plejalta Poeto havis ankaŭ grandan amon kaj grandan konsideron por la latina lingvo. En Convivio, eĉ li asertis tute rekte ke la latina estas plurkiale supera al la ankoraŭ juna itala lingvo: supera ne nur pro nobleco, “ĉar la latina estas ĉiama kaj ne koruptebla kaj la vulgara estas nestabila kaj koruptebla”, sed supera ankaŭ pro virtoj, ĉar “la latina multajn aferojn manifestas enmense konceptitajn kiujn la vulgara fari ne povas, kiel bone scias tiuj kiuj eldiras la unuan kaj la alian idiomon” (2).

Cetere, la amo de Danto por la latinaj kulturo kaj lingvo evidentiĝas ankaŭ en la Dia Komedio, kaj pro la kultado de li montrata rilate al Vergilio, kaj, aparte, pro la vortoj kiujn la poeto, en la sepa kanto de Purgatorio, enbuŝigas al Sordello.

John Flaxman, Sordello abbraccia Virgilio

Sordello el Goito, mantuana kiel Vergilio, trobadoro de la XIIIa jarcento fama pro sia poezia produktado en provenca lingvo, renkontas la du poetojn en la Antaŭpurgatorio. Tuj kiam li ekkonscias, tre surprizita kaj emociita, sin trovi antaŭ Vergilio, lin brakumas humile, atribuante al li la grandegan meriton esti elmontrinta, per sia Eneido, “tion, kion povis nia lingvo”,nome, ĝuste, la latina lingvo (Purg., VII, 10-19):

Qual è colui che cosa innanzi sé
sùbita vede ond’e’ si maraviglia,
che crede e non, dicendo «Ella è… non è…»,
tal parve quelli; e poi chinò le ciglia,
e umilmente ritornò ver’ lui,
e abbracciòl là ‘ve ‘l minor s’appiglia.
«O gloria di Latin», disse, «per cui
mostrò ciò che potea la lingua nostra,
o pregio etterno del loco ond’io fui,
qual merito o qual grazia mi ti mostra?»

Kaj jen la samaj versoj tradukitaj en la latinan de fratulo Giovanni el Serravalle:

Qualis ille qui rem ante se
Subito videt, unde ipse miratur,
Qui credit et non, dicendo: Ipsa est, et non est;
Talis apparuit ille, et postea inclinavit supercilia,
Et humiliter redivit versus eum,
Et amplexus est eum ubi minor amplectitur.
O gloria Latinorum, dixit, per quem monstravit
Quidquid potuit lingua nostra,
O pretium eternum loci unde ego fui,
Quale meritum,vel qualis gratia, michi te monstravit?

Kaj jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Enrico Dondi

Kia aspektas, kiu pro impres’
subita miras kaj en dubstimulo
parolas kun hezit’: «Ĉu ne… ĉu jes…»,
tia li nun; humile per l’ okulo
sin klinis, per brakum’ lin ĉirkaŭvestis,
kie brakumi devas la subulo.
«Glor’ de l’ latinoj, kiu manifestis,
kion esprimi povas nia lingvo,
laŭdeg’ de l’ urbo, kiu al mi nestis,
pro kia graco aŭ meritdistingo
vi venis?…»

Sed Giovanni Bertoldi ne estis la nura tradukisto en la latinan de la tuta Dia Komedio. Jam kelkajn jardekojn antaŭ li, sin elprovis en tiu tasko la latina gramatikisto kaj poeto Matteo Ronto, benedektana olivarb-ordena monaĥo venecia laŭ origino, el kies laboro alvenis ĝis ni nur kelkaj pecoj. En la unua duono de la Dekoka Jarcento estis la vico de la napola jezuito Carlo d’Aquino. Aliaj tradukistoj sekvis en la Deknaŭa jarcento, inter kiuj indas je mencio, pro siaj tradukoj en heksametroj de la tuta poemo, la abato el Vicenza Gaetano Dalla Piazza (1848) kaj la humanisto Giuseppe Pasquale Marinelli (1874) el regiono Marche:

Jen kiel ĉi-lasta tradukis en la klasika latina metro la samajn versojn supre transskribitajn:

Qualis, miracula rerum
Qui nova continuo videt, admiratur et haeret
Attonitus, secumque putat non esse vel esse;
Taliter is tunc obstupuit: dein lumina flexit,
Atque humilis Vati accessit; rituque minoris
Genva est amplexus. Latiae ingens gloria gentis,
Inquit, per quem est visum, quanta potentia nostrae
Sit linguae; o illius terrae, sum unde creatus,
Immortale decus, quae te mihi gratia monstrat?
Quale ingens meritum?

——

La lasta latina traduko de la Dia Komedio – en prozo – estis farita de Antonio Bonelli, milana kuracisto, pasia tradukisto de klasikaĵoj.

ooOoo

[1] Rigardu, ĉirilate, la vedeon Gloto je la minuto 44:42.

[2] Convivio, I, V, 7 e 12.