John Norden's map of London 1593

En la epoko de Dante Britio, regata de Plantagenetoj, reprezentis por Florenco tre gravan centron por komercaj interŝanĝoj, tiom ke en Londono florencanoj posedis filion de monŝanĝejo. En la Dia Komedio oni ofte referencas al personecoj kaj epizodoj de la brita historio, tiel ke iuj famaj anglaj dantistoj de la deknaŭa jarcento konvinkiĝis ke Dante estis vizitinta Londonon kaj eĉ ke li restadis pro studaj kialoj en Okfordo.

La lasta subtenanto de tiu tezo, kiun tamen la nuntempaj dantistoj opinias senbaza, estis William E. Gladstone (1809-1898), politikisto kaj plurfoje brita ministro, kiu bazis sian opinion, interalie, sur tri versoj de la dekdua kanto de la Infero, tie kie la Poeto aludas al murdo, okazinta en la jaro 1271, de Enriko de Kornvalo, nevo de reĝo Enriko la tria, ponarde mortigita en preĝejo, dum la meso (eĉ je la momento de la hostilevado), far Guido de Montfort, grafo de Leicester. La abomena krimo vekis grandan emocion inter la samtempuloj kaj la distranĉita kaj ankoraŭ sanganta koro de la viktimo, laŭ tiuepoka kronikisto Giovanni Villani, estis konservita en ora pokalo poste metita “sur kolonon komence de la londona ponto super rivero Tamizo”.

En la burso de la perfortaj kontraŭ la proksimuloj centaŭro Nesso montras al Dante iujn damnitojn, kiuj estas mergitaj en Flegotonte, la rivero el bolanta sango kiu trairas tiun burson. Inter ili Nesso indikas al Dante kaj Vergilio animon kiu restas flanke, dirante ke temas ĝuste pri Guido di Montfort (Inf., XII, 118-120):

Mostrocci un’ombra dall’un canto sola

dicendo: “Colui fesse in grembo a Dio

lo cor che ‘n su Tamici ancor si cola”.

La samaj versoj, en la angla traduko de Allen Mandelbaum, sonas tiele:

He pointed out one shade, alone, apart,

and said: “Within God’s bosom, he impaled

the heart that still drips blood upon the Thames”.

Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Kálmán Kalocsay:

Li montris ombron ĉe angul’ en solo:

«Tiu la koron pikis ĉe altaro

ĝis nun kultatan de l’ Tamiz-popolo».