Battaglia di Köse Dağ (1243), i mongoli sconfiggono i turchi Selgiuchidi di Anatolia, miniatura del secolo XIV

La unuan kernon de la nuntempa turka ŝtato oni povas dati je ne tre antaŭ la epoko de Dante, post ke la turkaj popoloj de dinastio Selĝuka, devenantaj de la teroj norde de Kaspia Maro kaj de Aral Lago (nuntempa Kazakistano), komencis sian iom post ioman konkeron de Anatolio, ĝin forprenante de la Bizanca Imperio kaj tie kreante unu sian sultanejon. En 1243 la Selĝukaj sultanoj devis tamen kapitulaci antaŭ la avanco de la Mongoloj kaj iĝis iliaj vasaloj, restante tiaj dum ĉiuj jaroj de la vivo de Dante.

La kono, kiun Dante havis pri tiama Turkio estis sufiĉe proksimuma kaj rezultis probable de la raportoj de la florencaj komercistoj kiuj havis kun tiu lando komercajn rilatojn, precipe pro la enportado de tre vigle kolorataj lanteksaĵoj.[1] Ne hazarde, la ununura punkto de la Dia Komedio en kiu estas cititaj la Turkoj estas tiu en kiu Dante memoras tiujn plurkolorajn drapojn de ili produktitaj: la poeto komparas ilin – kune kun la teksaĵoj de Arakne – kun la plurkolora fantasmagorio de la korpo de Geriono, flugilhava monstro gardisto de la oka rondo de la Infero (Inf. XVII, 17-18).

La okazo prezentiĝas kiam Dante kaj Vergilio devas malsupreniri la abismon kiu disigas la sepan rondon de la Infero disde la oka (Misbursaro), kie estas punataj la animoj de la trompistoj. La du poetoj lasas sin transporti funden de la abismo ĝuste sur la gropo de Geriono, kiun Dante priskribas kaj prezentas al ni kiel monstron kiu simbolas la Trompon kaj haladzigas la tutan mondon: ĝi havas vizaĝon de honestulo, kiu inspiras fidon, sed ĝi havas du krurojn hararozajn ĝis la akseloj kaj la korpo kiel serpento kiu finiĝas per pinta vosto, armita kiel tiu de skorpio.

Kaj je tiu ĉi punkto de la priskribo intervenas aludo al Turkio kaj al ĝiaj plurkoloraj ŝtofoj. La trunko kaj la flankoj de Geriono estas surŝutitaj per koloraj nodoj kaj radetoj tiom buntaj, ke ili superas la fantasmagorion de la plurkoloraj drapoj faritaj de la Turkoj kaj Tataroj, krom de la altkvalitaj ŝtofoj teksitaj de Arakne.

Ni reproduktas ĉisube la tabulon de Sandro Botticelli bildiganta Gerionon. Sekvas la originalaj versoj de Dante per kiuj la monstro estas priskribita kaj en kiuj estas cititaj la plurkoloraj drapoj supre priparolitaj (Inf. XVII, 1-18).[2] Ni rekopias fine la samajn versojn en la turka traduko farita de Rekin Teksoy.

«Ecco la fiera con la coda aguzza,
che passa i monti e rompe i muri e l’armi!
Ecco colei che tutto ‘l mondo appuzza!».
Sì cominciò lo mio duca a parlarmi;
e accennolle che venisse a proda,
vicino al fin d’i passeggiati marmi.
E quella sozza imagine di froda
sen venne, e arrivò la testa e ‘l busto,
ma ‘n su la riva non trasse la coda.
La faccia sua era faccia d’uom giusto,
tanto benigna avea di fuor la pelle,
e d’un serpente tutto l’altro fusto;
due branche avea pilose insin l’ascelle;
lo dosso e ‘l petto e ambedue le coste
dipinti avea di nodi e di rotelle.
Con più color, sommesse e sovraposte
non fer mai drappi Tartari né Turchi,
né fuor tai tele per Aragne imposte.

«İşte dağları delen, surları, zırhları deşen,
kuyruğu sivri canavar,
işte dünyayı kokutan canavar!»
Ustam bunları dedi bana; sonra,
üzerinde yürüdüğütmüz kayaların kenarına
yaklaşmasını işmar etti ona.
O iğrenç dalavereci yanımıza geldi,
başıyla gövdesini gösterdi,
ama kuyruğunu kıyıya çekmedi.
Yüzü dürüst insan yüzü gibiydi,
yanıltıcı bir uysallık içindeydi,
yılan vücuduydu vücudun geri kalanı;
koltuklarına dek kıllı iki pençesi vardı,
sırtı, göğsü, iki yanı
renkli yumrularla, halkalarla kaplıydı.
Türkler de, Tatarlar da, renkleri daha canlı
kumaşlar işleyip dokuyamazlardı,
Arakhne bile böyle kumaş yapamazdı.

Jen kiel la samaj versoj estis tradukitaj esperanten de Giovanni Peterlongo:

«Jen besto pintovosta trapasanta
montojn, rompanta murojn kaj armaĵojn,
jen kiu tutan mondon haladzigas!»
Tiel al mi ekparolinte, l’ Estro
signis al ĝi, por ke ĝi albordiĝu
tutapud limon de l’ marmora vojo.
Kaj l’ abomena bildo de la trompo
venis, kun kapo surbordigis bruston,
sed sur la randon ne trenis la voston.
Ĝia vizaĝo estis de justulo,
tiel aminda ŝajnis haŭt’ ekstere,
kaj la cetero de serpenta trunko.
Ĝi du brakegojn vilajn ĝis l’ akzeloj
havis, kaj dorson, bruston, ambaŭ flankojn
pentritajn per radetoj kaj per nodoj.
Kun pli da farboj, suprojn kaj borderojn
kaj subajn drapojn Tataroj au Turkoj
ne faris, nek Arakne teksis tolojn.

——-

Ankaŭ la mitologia figuro de la nekomparebla teksistino Arakne estas iamaniere rekondukebla al Turkio. Kolofono, patrujo de Arakne, estis urbo de Lidio proksime de Efeso (nuntempa Turkio) kaj ĝiaj ruinoj estas nuntempe viziteblaj ĉe la bordo de Maro Egeo, vid-al-vide de insulo Samos, ĉirkaŭ sepdek kilometrojn sude de Smirno (İzmir).

Arakne havis la kuraĝon defii Atena-n je teksado-konkurso. La diino, protektanto de tiu arto, akceptis la defion, sed poste ŝi forŝiris la efektive tre belan tolaĵon teksitan de Arakne kaj punis ŝian malhumilecan agon transformante la junulinon en araneon kaj tiele ŝin kondamnante daŭrigi sian arton pendanta de iu fadeno.

Dante reprenas la miton de Arakne en la Purgatorio, en la rondo de la arogantuloj, kie la planko estas pavimita per bareliefoj reprezentantaj ekzemplojn de punata aroganteco. En unu el la bareliefoj Dante vidas Arakne-n bildigatan, jam duon transformita en araneon sur pecoj de ŝia teksaĵo (Purg., XII, 43-45):

O folle Aragne, sì vedea io te
già mezza ragna, trista in su li stracci
de l’opera che mal per te si fé.

Versoj kiujn Rekin Teksoy tradukis turken kiel sekvas:

Ey çılgın Arakhne, kötülüğün
için dokunan kumaşın  kıvrımlarında, seni üzgün
Ve artık yarı örümcek gibi gördüm.

Jen kiel la samaj versoj sonas en la esperanta traduko de Giovanni Peterlongo:

Ho Arakne freneza, jam duone
araneo, malĝoja sur ĉifonoj
de l’ laboraĵo vin pereiginta

Kaj jen kiel Arakne estas bildigata en fama ilustraĵo de Gustavo Doré:


[1] Guido Rispoli, en Enciclopedia Dantesca, Vol. V, p. 759.

[2] La du terminoj utiligataj de Dante (‘sommesse’ kaj ‘sopraposte’) necesas por difini la du malsamajn ornamadojn realigitajn rekte kolorigante la fonajn veftojn de la teksaĵo (sommesse) aŭ suprenaplikante brodaĵojn aŭ reliefajn desegnaĵojn (sopraposte).