Medieval map of Russia

Dante povis havi nur tre supraĵan ideon pri la fora Ruslando, kiu je liaj tempoj estis regata de la mongoloj de Ĝingis-Ĥano, aŭ pli bone de liaj posteuloj, se oni konsideras ke la reĝo mortis kvardekon da jaroj antaŭ la naskiĝo de Dante. Sed iujn konojn malpli malprecizajn Dante verŝajne havis almenaŭ pri la regiono Krimeo kaj pri rivero Dono, antikve nomata Tanai, konsiderante ke en tiu zono havis intensajn komercajn rilatojn la maraj respublikoj, specife Venecio kaj Ĝenovo.

Preter tiuj ĉiukaze svagaj konoj, pri unu afero nia plejalta poeto estis sufiĉe certa: en tiuj lokoj, kiujn li probable supozis eĉ pli nordaj ol ili estas, vintre nepre estis froste… sed vere froste… nu… tiel terure froste…, ke nur la glacioj de la lasta infera rondo povus esti pli malbonaj.

Kaj estas ĝuste tio kion Dante diras en la tridek dua kanto de la Infero, por pli bone klarigi la enorman dikecon de la glacikrusto de Kaina, la glaciigita lago en kiu estas mergitaj ĝis la kolo la perfiduloj de la parencoj. Dikeco kiu superas tiun kiu formiĝas vintre sur la surfaco de Danubo en Aŭstrio kaj eĉ tiu kiu formiĝas – aŭdu aŭdu! – tie pli supre, sur la surfaco de Dono; tiel ke se ankaŭ falus sur ĝin tutaj montoj, (1) eĉ ne la rando de tiu lago knarus (Inf, XXXII, 25-30):

Non fece al corso suo sì grosso velo

di verno la Danoia in Osterlicchi,

né Tanaï là sotto ‘l freddo cielo,

com’era quivi; che se Tambernicchi

vi fosse sù caduto, o Pietrapana,

non avria pur da l’orlo fatto cricchi.

Jen kiel sonas tiuj versoj en la rusa traduko de Michail Lozinskij:

Kaj jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Enrico Dondi

Dumvintre per pli dika glaciŝelo

ne kovras sin Danub’ en Osterlik’

nek Dono en la frosta nord ĉielo,

kiel ĉi tie; kaj se Tambernik

sur ĝin falegus aŭ Pietrapano,

tiu glacio eĉ ne farus “krik!”.


[1] Dante mencias du montojn –Tambernicchi kaj Pietrapana – kiujn la komentistoj ne sukcesas precize identigi, sed kiuj problable estas respektive monto Tambura kaj monto Panja, ambaŭ en Toskanio, en la ĉeno de Alpi Apuane.