Je la tempoj de Dante Sardinio estis dividita en kvar aŭtonomaj regnoj, nomataj “Giudicati”: Logudoro kaj Gallura en la norda parto de la insulo kaj, en la suda, Arborea kaj Cagliari. Je tiu epoko la sardaj Giudicati, kiuj jam en la dekunua jarcento alianciĝis kun Genova kaj Pisa por retropuŝi la klopodojn de konkerado de la insulo flanke de la araboj, plutenis intensajn rilatojn kun la du marinaraj respublikoj. La Giudicatode Gallura, aparte, ek de la dekdua jarcento estis sub la nekontraŭata influo de Pisa kaj, ek de la komenco de la dektria, estis persona heredaĵo de la Pisa familio Visconti.
Pludaŭras…

Vizitu la retpaĝon de Lia Careddu, kiu pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn  de Dante en la traduko en la sarda kampidana de Salvatore Vargiu.

Vizitu la retpaĝon de Clara Farina, kiu pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn de Dante en la traduko en la sarda logudora de Pedru Casu.

Vizitu la retpaĝon de Gisella Vacca, kiu pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn de Dante en la sarda traduko (varianto logudora de Barbagio) de Paolo Monni.