Je la morto de Ĝingis Ĥano (1227) la mongola imperio de li establita, kiu inkluzivis la nuntempan teritorion de Kazaĥio, estis dividita en kvar Ĥanlandoj, tiom kiom estis la filoj de la granda imperiestro. La tuta norda parto de la nuna Kazaĥio, tiam preskaŭ senhoma, iĝis parto de la Ĥanlando de la Ora Hordo, dum la suda parto, kie troviĝis la antikvaj kazaĥaj urboj Taraz, Turkestan kaj Shymkent, inkludiĝis en la Ĥanlandon Ĉagatai, tiel nomata laŭ la nomo de la dua filo de la mortinta imperiestro, al kiu estis asignita centra Azio, kiu tiun teritorion enhavis.

Tiu geopolitika situacio restis esence senŝanĝa dum la sekvaj jardekoj kaj laŭlonge de la tuta vivo de Dante. Je tiu epoko la urbo Almaty (aŭ Alma-Ata, estonta historia ĉefurbo de Kazaĥio) ankoraŭ ne ekzistis, sed la ĉefurbo de Ĥanlando Ĉagatai estis tiam urbo Almalik […]

[Pludaŭras]