Hispaniae Descriptio


Lea esta página en español

En la Dia Komedio Hispanio estas plurfoje citita. Foje Dante citas ĝin, aŭ citas hispanajn lokojn, nur kiel geografia referenco, samkiel kiam Uliso priskribas sian vojaĝon por proksimiĝi al la Herkulaj Kolonoj dirante ke li bordumis Hispanion kaj Marokon kaj ke li vidis Sevilon dekstre kaj Ceuta maldestre (Inf. XXVI, 103-104, 110-111):

L’un lito e l’altro vidi infin la Spagna,
fin nel Morrocco […],
da la man destra mi lasciai Sibilia,
da l’altra già m’avea lasciata Setta.

Ĉi tie estas la samaj versoj en la hispana traduko de Ángel Crespo:

Una costa y la otra vi hasta España
y Marruecos […],
Sevilla a mi derecha se quedaba
y Ceuta al otro lado se veía.

Jen la samaj versoj en la esperanta traduko de Enrico Dondi:

Marbordojn ĝis Marok’ kaj Hispanio,
[…] ni vidis […]
ĉe l’ dekstra mano restis jam Sevilo,
maldekstre ni jam vidis Ceuta kuŝi.

Alifoje Dante citas hispanajn lokojn, en la kadro de astronomiaj pli malpli kompleksaj ĉrkaŭfrazoj, kiel tiun fojon kiam Vergilio, por sciigi Dante-n ke estas la sesa horo matene, diras al li ke la luno jam alkisas la horizonton kaj estas malaperanta sur la Sevila maro (Inf XX, 124-126):

[…] già tiene ’l confine
d’amendue li emisperi e tocca l’onda
sotto Sobilia [….].

Ĉi tie estas la samaj versoj en la hispana traduko de Ángel Crespo:

[…] brilla
entre ambos hemisferios y la onda
toca algo más abajo de Sevilla.

Jen la samaj versoj en la esperanta traduko de Kálmán Kalocsay:

[…] atingis la renkonton
De l’ hemisferoj, kaj jam sub Sevilo
[…] tuŝas ondon.

Sed, kompreneble, ne mankas, en la Dia Komedio, referencoj al personoj kaj faktoj koncernantaj la hispanan realon kaj ĝiajn politikajn kaj kulturajn okazaĵojn.

Tiel, en Kanto XII de Paradizo, okaze de la renkonto de Dante kaj Beatrice kun la saĝaj beataj spiritoj de la ĉielo de la Suno, ni trovas la longan kaj pasian panegiron de Sankta Dominiko el Guzman eldirata de la granda franciskano Bonaventura da Bagnoregio. Ĉi tie Dante rememoras la hispanan vilaĝeton kie naskiĝis Sankta Dominiko: Caleruega, eta komunumo en la ĉirkaŭaĵoj de Burgos, kies nomon la Poeto italigas per Calaroga. Por pli bone difini ĝian lokigon, Dante disdetaliĝas mallonge per geografia priskribo de tiu vilaĝeto, lokita en tiu parto de la ibera duoninsulo kie leviĝas Zefiro, printempa vento kiu vekas la tuteŭropan vegetalaron, ne malproksime de la atlantika marbordo, malantaŭ kies ondoj la suno subiras post sia longa vojaĝo tra la tago.

Dante precizigas ankaŭ ke Caleruega troviĝas en la teritorio estrata de la Kastilia reĝo, sur kies blazonŝildo aperas du kasteloj kaj du leonoj: ĉe la maldekstra flanko de la ŝildo la leono submetiĝas al kastelo, dum ĉe la dekstra la kastelo estas submetata al la besto.

Ĉi sube oni transskribas la koncernajn versojn (Paradizo, XII, 46-57) en la originalo de Danto kaj en la hispana traduko de Ángel Crespo. Sube videblas imago de Caleruega kaj la bildo de la ŝildo de la Kastilia reĝo.

In quella parte ove surge ad aprire
Zefiro dolce le novelle fronde
di che si vede Europa rivestire,
non molto lungi al percuoter de l’onde
dietro a le quali, per la lunga foga,
lo sol talvolta ad ogne uom si nasconde,
siede la fortunata Calaroga
sotto la protezion del grande scudo
in che soggiace il leone e soggioga:
dentro vi nacque l’amoroso drudo
de la fede cristiana, il santo atleta
benigno a’ suoi e a’ nemici crudo; 

Y donde se alza el céfiro que, blando,
hace abrirse y crecer las nuevas frondas
con las que Europa vase engalanando,
no muy lejos del golpe de las ondas
a las que el sol, tras larga fuga, llega
y esconde en ellas sus guedejas blondas,
se encuentra la dichosa Caleruega
bajo la protección del gran escudo
en que el mismo león manda y se pliega.
Nació allí el que se ató con fuerte nudo
de amor al cristianismo, el santo atleta
dulce a los suyos y al contrario crudo.

Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Enrico Dondi:

Kie Zefir’ leviĝas kaj burĝonojn
igas malfermi ĉe la freŝa frondo
vestanta la eŭropajn regionojn,
ne malproksime de la puŝ’ de l’ ondo,
kie la sunon foje oni vidas
post longa vojo kaŝi sin de l’ mondo,
la bonfortuna Calaruega sidas,
kiun la granda ŝildo, kun leono
en supra kaj malsupra kadr’, egidas;
naskiĝis ĉi la ama ĉampiono
de la kristana fido, la atleto
milda al pio, kruda al malbono.

Caleruega - Statua di S. Domenico

Dante ne multe prikonsideris la siatempan reĝon de Kastilio, Ferdinando IV, entronigita en 1295 naŭ-jaraĝa sub la regenteco de lia patrino Maria de Molina. Fakte Ferdinando IV estas unu el la dekses kristanaj eŭropaj reĝoj enmetitaj de Dante (sen aparta motivigo) en la severan atakparolon de la ĉiela Aglo, eble simple ĉar tiu kastilia reĝo, deklarita plenaĝa kiam li estis dekkkvinjaraĝa, regnis sub la protektema ŝirmo de sia energia patrino kaj mortis antaŭtempe sen havi la tempon plenumi rimarkindajn entreprenojn.

Jen la versoj de Dante kiuj rilatas reĝon Ferdinando IV el Kastilio (Par. XIX, 124-126):

Che poran dir li Perse a’ vostri regi,
come vedranno quel volume aperto
nel qual si scrivon tutti suoi dispregi?
………………
Vedrassi la lussuria e ‘l viver molle
di quel di Spagna […],
che mai valor non conobbe né volle.

Ĉi tie estas la samaj versoj en la hispana traduko de Ángel Crespo:

¿Cuál vuestros reyes han de ser juzgados
Por los persas, al ver el libro abierto
En que están sus desprecios apuntados?
………………
Veráse en la lujuria, muellemente,
al de España […],
que no supo ni quiso ser valiente.

Jen la samaj versoj en la esperanta traduko de Giovanni Peterlongo:

Kion al viaj reĝoj diros Persoj,
vidante libron malfermita, kie
iliajn hontindaĵojn oni skribas?
………………
Jen voluptemo kaj vivado mola
de la regant’ hispana, […]
kiu bravecon nek konis, nek volis.

Fernando IV - Grabado del siglo XIX

Je la tempoj de Dante la teritorio de la nuntempa Hispanio estis dividita inter pluraj regnoj inter ili sendependaj (Kastilio, Navaro kaj Aragono, tiu lasta entenanta ankaŭ Katalunion), dum la suda parto estis ankoraŭ sub araba regado (reĝolando de Granado). Nu, inter la hiberaj siatempaj reĝoj, la nura kiun la poeto aprezis kiel bonan suverenon estis Tebaldo II (1238-1270), reĝo de Navaro kiu interalie lanĉis leĝaron (Fuero general de Navarra) tre avangarda por tiu epoko.

Dante referencas nerekte al reĝo Tebaldo II kiam li alvenas en la infera rondo kie la subaĉetintoj, tio estas la koruptitaj publikaj funkciuloj, elpagas sian penon enmergitaj en bolanta peĉo. Tie Ciampólo de Navaro, unu el tiuj damnitoj, parolas kun Dante kaj raportas al li ke, kiam li estis je la servo de la “bona reĝo” Tebaldo II, kulpiĝis je malversaciaj agoj damaĝe al la reĝo (Inf. XXII, 52-54).

Poi fui famiglia del buon re Tebaldo;
quivi mi misi a far baratteria,
di ch’io rendo ragione in questo caldo.

Ĉi tie estas la samaj versoj en la hispana traduko de Ángel Crespo:

Después fui familiar del rey Tebaldo:
allí me puse a hacer baratería
y por eso me encuentro en este caldo.

Jen la samaj versoj en la esperanta traduko de Enrico Dondi:

Reĝon Tebaldo mi post tiu servis;
per subaĉeto monon mi akiris;
ĉi varmon tiu far’ al mi rezervis.

Teobaldo II di Navarra - dipinto di Francisco Mendoza

Navaro krome proponas al Dante la okazon lanĉi unu el liaj pikaludoj al liatempa reĝo de Francio, Filipo la bela, kiun la poeto elkore malamis. Refoje Dante utiligas la severan atakparolon de la ĉiela Aglo, en kiu oni esperas ke Navaro kapablus sin defendi pere de la montoj, kiuj ĝin vindas, nome Pireneoj, por eviti anekson al Francio, kion forte deziras la malamata Filipo (Par., XIX, 142-144):

[…] beata Navarra,
se s’armasse del monte che la fascia!

Ĉi tie estas la samaj versoj en la hispana traduko de Ángel Crespo:

Feliz serás, […]
Navarra,
si te armas con el monte Pirineo.

Jen la samaj versoj en la esperanta traduko de Giovanni Peterlongo

[…] ho Navar’ feliĉa,
se ĝi sin armus per ĉirkaŭa monto!

Moneda de Teobaldo II de Navarra

——–

La unuan tradukon de la Dia Komedio al la hispana oni ŝuldas al kastilia nobelulo de la XVa jarcento: Enrique de Villena, konata ankaŭ kiel Enrique de Aragón (1384-14343). Temas pri proza traduko finita en 1428, kiu estis eldonita prese nur en la jaro 1974 en Salamanca, kaj kies manuskripto – gardata en Madrido ĉe la Biblioteca Nacional de España – estis digitita kaj alirigita rete (alklaku ĉi tie): la manuskripto enhavas meze de ĉiu paĝo la originan tekston de Dante, dum la traduko al la kastilia videblas marĝene.

Ni reproduktas ĉi tie la unuan paĝon de la manuskripto kun la komenco de l’ poemo, kune kun la detalo de la unuaj ses tercinoj de la Infero tradukitaj far Enrique de Villena, kaj ni apudigas al la imago eltirita el la mezepoka manuskripto la tekston de la samaj tercinoj el la eldono de Salamanca de 1974.

Enrique de Villena, Incipit dell'Inferno, ms del 1428

Enrique de Villena, le prime sei terzine dell'Inferno, ms del 1428Enrique de Villena, le prime sei terzine dell'Inferno, ediz. 1974

Dum en Kastilio Enrique de Villena laboris pri sia proza traduko de la danta poemo, en Katalunio faris la samon – sed por traduki la poemon al la kataluna – Andreu Febrer (1375-1440), diplomato kaj poeto naskiĝinta en Vic. Lia traduko estas en tercinoj kaj estis finita en 1429, unu nuran jaron do post tiu de lia, por tiel diri, kastilia “homologo”. Atingis nin ununura manuskripto kiu estas gardata en Madrido ĉe la Biblioteca del Escorial. Ĝi estis eldonita prese en Barcelono nur en 1878 kaj, duan fojon, en 1974.

Ni reproduktas ĉi tie la frontispicon de la mezepoka manuskripto de la traduko far Andreu Febrer kaj, tuj sube, la imagon de la unuaj ses tercinoj de la Infero eltiritaj el la manuskripto mem (la unua entenata en la suba parto de l’ frontispico, la aliaj kvin entenataj en la dua paĝo). Apud la ĉi-lasta imago ni reproduktas la tekston de la samaj tercinoj, kiu aperas en la Barcelona eldono de 1974.

Febrer - manoscritto 1429 - 1

Andreu Febrer, Incipit dell'Inferno, ms 1429Andreu Febrer, Incipit dell'Inferno, ediz. 1974

Cattedrale di Vic - Catalogna

Dank’ al Enrique de Villena kaj Andreu Febrer, Hispanio klasas sin do kiel la unua lando en la mondo kiu havigis al si tradukon de la Dia Komedio al iu nacia lingvo. Eĉ, al du naciaj lingvoj: la kastilia kaj la kataluna. Kaj krome, la kataluna estas la unua nacia lingvo kiu povas fieri pri kompleta traduko de la poemo de Dante en versoj, kaj des pli laŭ la sama metriko – tercinoj – de la originalo.

Sed Hispanio fieras pri kroma danta rekordo: en 1515 oni presas en Burgos la kastilian versan tradukon de la Infero, kiun oni ŝuldas al Pedro Fernández de Villegas (1453-1536), humanisto kaj religiulo, ĉefdiakono de la Katedralo de Burgos, kiu en tiu urbo naskiĝis. Nu, la traduko de la Infero de Villegas estas nepre la unua en la mondo kiu estis eldonita prese.

En la eldono de Burgos la versojn akompanas longa komentario, parte eltirita de tiu de Cristoforo Landino, eldonita en Florenco en 1481. La metriko utiligata de Villegas estas la copla de arte mayor, la dekdusilaba oktavo je alterna rimo (ABBAACCA) plejŝatata de pluraj hispanaj poetoj de la Ora Jarcento.

La eldono de 1515 estas praktike netrovebla ĉe la komerco pri antikvaĵoj kaj estas malfacile trovebla en la bibliotekoj. Konserviĝas unika ekzemplero en la publika Biblioteko de Burgos, kie estis digitita kaj alirebligita rete (alklaku ĉi tie). Tiu traduko de la Infero estis reeldonita en Madrido en 1868, senigita je la longa komentario, kaj estis ankaŭ digitita kaj alirebligita rete zorge de la Biblioteca Nacional de España (alklaku ĉi tie).

Pedro Fernández de Villegas, incipit del Infierno, 1515

Burgos en el siglo XVI - Georg Braun

Pluraj aliaj tradukoj al la hispana, kaj proze kaj verse, estis eldonitaj ekde la mezo de la deknaŭa jarcento. Iuj el ili estas prezentataj en tiu ĉi retejo (cliccare qui). Aliaj estos prezentataj estonte.

Ni de Dantepoliglotta opinias ke la plej bela traduko de la Dia Komedio al la hispana estas tiu en tercinoj de la poeto kaj literatura kritikisto Ángel Crespo (1926-1995), eldonita en Barcelono en tri volumoj respektive en 1973, en 1976 kaj en 1977.

Angel Crespo a Firenze

Cristina Gimeno pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (Infero, Kanto V, 88-142) en la hispana traduko de Ángel Crespo.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

 

Por legi la tekston dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdon el la tekstopaĝo.

——-

Pedro Reula Baquero pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Infero, Kanto XXVI, 90-142) en la hispana traduko de Ángel Crespo.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la tekston dum oni aŭskultas la legadon, cliccare qui kaj funkciigu la aŭdon el la tekstopaĝo.

——

Old Spain

La Dian Komedion oni tradukis ankaŭ al la eŭskera (alklaku ĉi tie) kaj al la galega (alklaku ĉi tie)