Cho Chul-Ho estas korea kuracisto kiu naskiĝis en Seulo (Suda Koreujo) en 1955 kaj vivas en Italio ekde la duono de la jaroj okdekaj.  Li doktoriĝis en 1983 ĉe la fakultato de Orienta medicino de la Universitato Kyung Hee de Seulo, internacie fama pri akupunkturo, kaj en 1989 ĉe la medicina fakultato de la Ĝenova Universitato. En 1993, denove ĉe la Ĝenova Universitato kaj ĉe Hospitalo San Martino de la sama urbo, li specialiĝis pri endokrinologio.  Antaŭ ne longe, en 2008, li specialiĝis pri oksigen-ozona terapio ĉe la katedro pri kardiologio de la Universitato de Siena.

Ekde 1983 li praktikas akupunkturon kaj orientan fitoterapion en Ĝenovo kaj kuracas  diversajn patologiojn pere de medicinaj herboj.  Li estis docento ĉe la Supera lernejo de akupunkturo.

Li instruas zenan meditadon (korean meditadon Maum “por la puriĝo de menso kaj korpo”) (www.maum.org) ĉe la meditcentro de Ĝenovo.  Pri la temo de meditado li tradukis al la itala du librojn de la korea majstro Woo Myung:  La Menso kaj  Ni iru al la eterna mondo de feliĉo.

——-

Chul Ho Cho pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Inf., XXVI, 90-142) en la traduko en la korea de Chung Noh-Young.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-