Projekto Uliso

//Projekto Uliso
4 4 2014

La kanto de Uliso rakontita far Primo Levi

4 Marto 2014|Projekto Uliso, Uliso|0 Komentoj

En 1944 Primo Levi, tiam dudekkvin-jaraĝa, estis la Häftling (kaptito) numero 174517 de la ekstermejo en Auschwitz. Li sukcesis superi tiun teruran elprovadon kaj pretervivi, despli gardante netuŝita sian homan dignon, ankaŭ ĉar, estante li doktoriĝinta pri kemio, la naziistoj enigis lin en iun Kommando (tio estas laborgrupo) celanta aktivi en laboratorio por la produktado de sinteza gumo ene de la koncentrejo. Jam du jarojn post la liberigo Primo Levi eldonis sian ĉefverkon, Se questo è un uomo, (“Se tiu estas homo”), kroniko samtempe drama [...]

21 21 2014

La Uliso de Dante, simbolo de homa nobleco

21 Januaro 2014|Projekto Uliso|0 Komentoj

Uliso estas persono kiu elstaras super la aliaj damnitaj animoj de Malebolge (Misbursaro), la teruraj fosaĵoj de la oka rondo de la Infero kie estas punataj la pekintoj je fraŭdo. Iuj komentaristoj rimarkis ke la greka heroo, se li ne iĝintus kulpa je la trompo de la Troja ĉevalo, apartenus al mondo, al li pli taŭga, de la gravaj noblaj spiritoj de Limbo.