La voĉoj de Uliso

//La voĉoj de Uliso
3 3 2014

Rubén Conti

3 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Naskiĝinta en Corrientes, Argentino, en 1950, Rubén Conti doktoriĝis pri farmacio ĉe la universitato de Bona Aero. Dum la universitataj jaroj li konis Magdalena-n, sian studkunulinon, okaze de ekzameno pri Botaniko. Estis tuja amofrapo kaj tiel Magdalena kaj Rubén geedziĝis, en 1974, kaj ili ankoraŭ feliĉe kune vivas. Rubén laboris iome ĉe farmacia industrio en la argentina ĉefurbo, poste, en 1981, li atingis siajn gepatrojn en Novjorkon, kie li laboris kelkajn jarojn kiel art dealer por la merkato de la usona metropolo, vendante artverkojn. En Novjorko Rubén [...]

3 3 2014

Oleksandr Dmytrenko

3 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Oleksandr Dmytrenko, ukraina lingvisto, naskiĝis en 1971 kaj doktoriĝis en 1994 ĉe la Supera Pedagogia Instituto por fremdlingvoj de Kievo. Hodiaŭ li estas profesoro de franca lingvo ĉe la École spécialisée № 49 de la ukraina ĉefurbo, kiu estas instituto por avanaj studoj pri la franca lingvo. ------- Oleksandr Dmytrenko pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (90-142) en la Ukraina traduko de Evgen Drobyazko. Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube: Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la [...]

2 2 2014

Igor Grčko

2 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Igor Grčko estas kroata muzikisto kaj teatra reĝisoro, kiu formiĝis profesie en Rijeka, kie diplomiĝis pri violono en 1980 ĉe la loka Muzika lernejo kaj en Zagrebo, kie vizitis la Akademion pri Drama Arto. De pluraj jaroj li vivas kaj laboras en Romo kie estras la teatran lernejon Centro Formazione Attori (http://www.formazioneattori.it/) kaj kie prezentis multnombrajn teatraĵojn karakterizitajn per noviga kaj avangarda kreivo. Aparte interesaj, laŭ tiu vidpunkto, estas liaj interpretoj de la teatraĵoj de Ionesco, inter kiuj elstaras tre originala interplektado inter La Kalva Kantistino kaj La Leciono laŭ tute nova aliro riĉa [...]

1 1 2014

Clarence Johns

1 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Clarence Johns naskiĝis en 1994 en Portland, Oregon, Usono.  Ekde la mezlernejaj jaroj, ĉe la Lincoln High School, Clarence pasiiĝis pri teatro kaj recitis interalie en la klasikaj roloj de Macduff in Macbet  kaj Algernon in La graveco de la fideliĝo.  Post la interpreto de la persono Blu en la teatra verko Thrown, skribita de mezlernejaj studentoj por la Festivalo New Works, dediĉita al junaj dramatistoj, Clarence komencis sian dramverkistan aktivecon.  En 2010 aperis lia unua verko, Postal, kiu debutis ĉe la Lincoln High School kaj estis proponita al la "Fringe Festivalo" de [...]

13 13 2014

Gianni Mantesi

13 Marto 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Gianni Mantesi, pseŭdonimo de Giovan Battista Marchesini, estis itala aktoro kaj dublisto naskiĝinta en Romo en 1924. Li vivis en Milano kun la edzino kaj kolegino Grazia Migneco.  Li forpasis la 11an de septembro 2014. Li frekventis la Dram-Artan Akademion en Romo kaj, samtempe, la Fakon pri Literaturo ĉe Universitato La Sapienza, ĉiam en Romo. En la universitata trupo, ĉe Teatro Ateneo, li komencis siajn spertojn kun Giulietta Masina, Anna Proclemer, Ennio de Concini kaj debutis poste kiel profesiulo kun Ruggero Ruggeri. Ankoraŭ ne dudekkvinjara li [...]

10 10 2014

Kazuo Okuma

10 Januaro 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Kazuo Okuma, japana ĵurnalisto, naskiĝis en Tokio en 1937. Li doktoriĝis en Priscienca Historio kaj Filozofio en 1963 ĉe la Tokia Universitato kaj tuj eklaboris por la tagĵurnalo Asahi Shimbun, unu el la plej gravaj japanaj tagĵurnaloj, kiun li lasis nur en 1990 por sindediĉi al universitata instruado ĉe la Hom-Scienca fako de la Universitato en Osaka, kie li gvidas specialigan kurson pri socia asistado. Ekde la komenco de sia ĵurnalisma kariero li enprofundiĝis en la sociajn problemojn kaj, aparte, en la pritrakto de la mensmalsanuloj, [...]

4 4 2014

Eugeny Skibnevsky

4 Januaro 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Eugeny Skibnevsky estas juna rusa sociologo kaj magistriĝis ĉe la Teknika Universitato de Astrakhan, kie li ankaŭ atingis esplordoktorecan diplomon. Li interesiĝas pri psiĥologio kaj lia pasio estas etimologio kaj historio de la vortoj.

3 3 2014

Massimo Somaglino

3 Januaro 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Massimo Somaglino estas teatra aktoro, aŭtoro kaj reĝisoro. Kelkfoje ankaŭ kantisto aŭ muzikisto. Pri sia jam pli ol tridekjarojn longa kariero li volonte memoras la aktoran laboron pro iuj prezentadoj kun Elio De Capitani kaj la Teatro de Elfo, la kvarjaran sperton kun la stabiltrupa teatro de Venetio, la kuniĝon kun Giuliana Musso por la reĝisorado de sukcesaj spektkakloj kiel “Nati in casa” (Hejme naskiĝintaj) (kies kunaŭtoro li ankaŭ estas), “Sexmachine” (Seksmaŝino) kaj “Tanti saluti” (Multaj salutoj), kaj krome la longan personan priesploran itineron kiu [...]

1 1 2014

Hovhannes Tiracujan

1 Januaro 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Hovhannes Tiracujan naskiĝis en la urbo Erevan (Armenio) en 1954.  Li studis en la Medicina Universitato de Erevan kaj doktoriĝis en 1978.  Nun li laboras kiel sanitara kuracisto en urba epidemiologia stacio. Ekde junaĝo unu el liaj ŝatokupoj estas  tutmonda historio kaj aparte historio de Antikva Armenio.   Li ankaŭ ŝatas muzikon kaj literaturon. En 1985 li komencis interesiĝi pri la internacia lingvo esperanto kaj studis ĝin en grupo, kie la lingvon instruis lia estonta edzino.  Nun li havas esperantan familion:  edzinon kaj filinon.  Li partoprenis [...]

28 28 2013

Humphrey Tonkin

28 Decembro 2013|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Humphrey Tonkin naskiĝis en Britio (Truro, Kornvalo, 1939) kaj translokiĝis al Usono kiel doktoriĝa studento. Li diplomiĝis pri angla literaturo ĉe Kembriĝa Uinversitato kaj doktoriĝis ĉe Harvard-Universitato. Dum multaj jaroj li instruis anglan literaturon en la Universitato de Pensilvanio.  Li ankaŭ rolis kiel gastprofesoro pri angla kaj kompara literaturo en la Universitato Columbia. En 1983 oni nomis lin prezidanto de la Ŝtata Universitato de Novjorkio en Potsdam kaj en 1988 li fariĝis prezidanto de la Universitato de Hartford. Li estas nun emerita prezidanto kaj Universitata [...]