La voĉoj de Uliso

//La voĉoj de Uliso
30 30 2016

OKCITANA PROVENCA – Dario Anghilante

30 Julio 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Dario Anghilante naskiĝis en 1947 en Sampeyre (Sant Peire en la okcitana lingvo) en Valle Varaita, unu el la alpaj valoj en la provincoj de Torino, Cuneo kaj Imperia de la teritorio de okcitanaj lingvo kaj kulturo en Italio. Tiu ĉi teritorio estas nenio alia ol la plilongigo orienten de la zono de lingvo okcitana kiu ampleksas la tutan sudan parton de Francio kaj unu pirenean valon, Val d’Aran enŝovitan en katalunan administrejon. Pro scivolo endas aldoni al la listo la komunumon Guardia Piemontese en [...]

12 12 2016

HISPANA – Giampaolo Samà

12 Julio 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Giampaolo Samà estas itala-argentina aktoro, docento kaj fotisto. Naskiĝinta en Paola (provinco Cosenza, Kalabrio) en 1970, li forĝiĝas kiel aktoro ĉe la Akademio de Drama Arto de Kalabrio kaj ĉe la Akademia Teatralna de Varsovio. En 1996 li partoprenas la spektaklon Sidà e l’uomo dal fiore [“Sidà kaj la homo de l’ floro”] (Premio Vetrine, de la Itala Teatra Institucio). Li doktoriĝas el Dams (“Disciplinoj pri Artoj, Muziko kaj Spektaklo”) ĉe la Universitato Roma Tre, kun la plej alta poentaro kaj, dum la jaroj en [...]

5 5 2016

KOREA – Chul-Ho Cho

5 Aprilo 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Cho Chul-Ho estas korea kuracisto kiu naskiĝis en Seulo (Suda Koreujo) en 1955 kaj vivas en Italio ekde la duono de la jaroj okdekaj.  Li doktoriĝis en 1983 ĉe la fakultato de Orienta medicino de la Universitato Kyung Hee de Seulo, internacie fama pri akupunkturo, kaj en 1989 ĉe la medicina fakultato de la Ĝenova Universitato. En 1993, denove ĉe la Ĝenova Universitato kaj ĉe Hospitalo San Martino de la sama urbo, li specialiĝis pri endokrinologio.  Antaŭ ne longe, en 2008, li specialiĝis pri oksigen-ozona [...]

6 6 2016

FRIULA – Aurelio Venuti

6 Februaro 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Aurelio Venuti Aurelio Venuti naskiĝis en Reana del Rojale (Udine) en 1945; doktoriĝis pri Literaturo kaj instruis dum kvardek jaroj ĉe la lernejoj de Friuli. Ek de la liceaj jaroj prilaboris tre personan legosistemon de la klasikaj verkoj, konsistanta en la traduko de la tekstoj en aliajn konatajn lingvojn, respektante metrikon kaj stilemojn de la originaloj. Tiel li legis la grekajn lirikistojn, la homerajn poemojn, la latinajn poetojn, reskribante ilin per latinaj, italaj aŭ friulaj versoj. Pli poste li legadis literaturajn verkojn de [...]

22 22 2015

HISPANA – Pedro Reula Baquero

22 Oktobro 2015|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Pedro Reula Baquero estas hispana muzikisto naskiĝinta en Zaragoza kaj instruisto pri vjolo ĉe konservatorio Federico Moreno Torroba en Madrido. Li vojaĝas tra tuta Hispanio kaj ofte eksterlanden, kiel en Francio, Britio, Italio, Belgio, Nederlando, Svislando, Meksiko kaj aliaj landoj, por doni koncertojn de baroka muziko kun la ensemblo “Músicos de Su Alteza”, kun kiu li ankaŭ gravuris plurajn KD-jn por Alpha kaj aliaj diskografiaj firmaoj. Li ankaŭ fondis la ĉambrorkestron por baroka muziko Delyre. Krom plenumi sian muzikan agadon, li estas esploristo pri Arthistorio [...]

9 9 2015

ĜENOVA – Mario Peccerini

9 Septembro 2015|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Mario Peccerini naskiĝis en 1938 en Camogli, eta liguria urbo riĉa je maraj tradicioj. Li mem estis longtempe komandanto de komercaj kaj militistaj ŝipoj kaj estro de unuaranga ŝipkompanio de Ĝenovo. Nun emerito, li aktive okupiĝas pri teatro kaj estas krome ganda fakulo de la ĝenova dialekto, kies docento li estas ĉe pluraj komunumoj kaj asocioj de la orienta liguria Riviero (Pieve, Recco, Camogli kaj Sankta Margherita). Diplomita ĉe la teatra lernejo de Teatro Campisano de Ĝenovo, li estas nuntempe artdirektoro, reĝisoro kaj aktoro de [...]

13 13 2015

DANA – Ole Meyer

13 Aŭgusto 2015|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Ole Meyer, naskiĝis en Kopenhago en 1947 de sveda patrino kaj dana patro. Li doktoriĝis pri skandinavistiko kaj anglistiko ĉe la Universitato de Kopenhago en 1973. Dum multaj jaroj li estis licea instruisto en la dana ĉefurbo kaj esplorista stipendiulo ĉe la Dana Nacia Reĝa Biblioteko (1996-99). De 2003 al 2006 li estis lektoro de dana lingvo ĉe la Florenca Universitato. Li estas aŭtoro de la plej ĵusa dana versio de la Dia Komedio de Dante, en blankaj hendekasilaboj, publikigita en Kopenhago en 2000 (kvina eldono, 2009).  [...]

11 11 2014

Elio Aldrighetti

11 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Elio Aldrighetti estas itala kantaŭtoro kaj aktoro. Je la teatra flanko li partoprenis la Festivalon de Spoleto kiel aktoro, kantisto kaj kunaŭtoro de tekstoj, en la spektaklo Nothing but Music, en kiu li ankaŭ havis la eblecon duetumi kun Giora Feidman ( la klarnetisto de Schindler’s List). Rimarkita de la bedaŭrata Giulio Bosetti, aktoro, reĝisoro kaj direktoro de Teatro Carcano en Milano, li eniris en la teatran trupon de tiu estrata tie restante dum kelkaj jaroj kaj turnirante en la plej gravajn italajn teatrojn per [...]

10 10 2014

Tano Avanzato

10 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Tano Avanzato, naskiĝinta en 1957 en Campobello de Licata (Agrigento), estas sicilia rakont-kantisto. Li komencis tiun agadon en 1991 fondante, kune kun sia edzino Erminia Terranova, la Grupon pri popola kantado Zabara. Li koncertis plurcentfoje en pluraj siciliaj urboj, en aliaj suditalaj regionoj kaj en Lombardio, kaj plue en Francio, Britio kaj Usono. En 2002 li gajnis la premion “Memorial Rosa Balistreri” per la kanzono Malarazza ("Fia raso"). Li estas aparte konata kaj aprecata pro siaj muzikaj prezentoj de la poemoj de Ignazio Buttitta (1899-1997), [...]

3 3 2014

Rubén Conti

3 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Naskiĝinta en Corrientes, Argentino, en 1950, Rubén Conti doktoriĝis pri farmacio ĉe la universitato de Bona Aero. Dum la universitataj jaroj li konis Magdalena-n, sian studkunulinon, okaze de ekzameno pri Botaniko. Estis tuja amofrapo kaj tiel Magdalena kaj Rubén geedziĝis, en 1974, kaj ili ankoraŭ feliĉe kune vivas. Rubén laboris iome ĉe farmacia industrio en la argentina ĉefurbo, poste, en 1981, li atingis siajn gepatrojn en Novjorkon, kie li laboris kelkajn jarojn kiel art dealer por la merkato de la usona metropolo, vendante artverkojn. En Novjorko Rubén [...]