La novaĵoj de la monato

/La novaĵoj de la monato
21 21 2014

La Uliso de Dante, simbolo de homa nobleco

21 Januaro 2014|La novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Uliso estas persono kiu elstaras super la aliaj damnitaj animoj de Malebolge, la teruraj fosaĵoj de la oka rondo de la Infero kie estas punataj la pekintoj je fraŭdo. Iuj komentaristoj rimarkis ke la greka heroo, se li ne iĝintus kulpa je la trompo de la Troja ĉevalo, apartenus al mondo, al li pli taŭga, de la gravaj noblaj spiritoj de Limbo.

2 2 2014

Dante kaj Kazaĥio

2 Januaro 2014|La novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Je la morto de Ĝingis Ĥano (1227) la mongola imperio de li establita, kiu inkluzivis la nuntempan teritorion de Kazaĥio, estis dividita en kvar Ĥanlandoj, tiom kiom estis la filoj de la granda imperiestro. La tuta norda parto de la nuna Kazaĥio, tiam preskaŭ senhoma, iĝis parto de la Ĥanlando de la Ora Hordo, dum la suda parto, kie troviĝis la antikvaj kazaĥaj urboj Taraz, Turkestan kaj Shymkent, inkludiĝis en la Ĥanlandon Ĉagatai, tiel nomata laŭ la nomo de la dua filo de la mortinta imperiestro, [...]

21 21 2013

Dante kaj Meksiko

21 Decembro 2013|La novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Manuel María Flores (Puebla 1840 – Meksik-urbo 1885), meksika verkisto kaj liberala politikisto, estis unu el la plej elstaraj poetoj de la meksika romantikismo.  Li tradukis al la hispana la epizodon de Francesca da Rimini kaj ankaŭ verkis kelkajn poemojn en kiuj oni povas trovi rememorojn de Dante. [...] [pludaŭras] ------- Alklaku ĉi tie por legi sub la kapvorto "Messico" en la Enciclopedia Dantesca (itale). ------- Alklaku ĉi tie por atingi pli da informoj pri Manuel María Flores (hispane). -------

12 12 2013

Dante kaj Byron

12 Decembro 2013|La novaĵoj de la monato|0 Komentoj

La granda angla poeto George Gordon Byron (1788-1824) estis libera kaj maltrankvila spirito kaj printempe de 1819, en la venecia saloneto de grafino Benzoni, li konatiĝis kun Teresa Gamba, juna ido de patricia familio el Ravenna. Teresa estis 19-jara kaj estis edzinigita al grafo Alessandro Guìccioli, pli ol kvardekjara pli aĝa ol ŝi, ankaŭ li el Ravenna. Inter Lordo Byron kaj Teresa Guìccioli ekestis belega amhistorio ... [pludaŭras] ------- Por legi la versojn de Francesca da Rimini (Infero, V, 97-142) tradukitajn al la angla far George [...]

1 1 2013

Dante kaj Islando

1 Decembro 2013|La novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Antaŭ la epoko de Dante Islando estis dum pli ol tri jarcentoj sendependa ŝtato, sed en la XIII jarcento okazis pluraj rompiĝoj en la landa registaro kiuj kaŭzis periodon de seriozaj povoluktoj. Tiu situacio donis la okazon al norvega reĝo Håkon IV interveni en la insulon en 1262, kiam lia tre longdaŭra regno estis survoje al fino, trudante al islandanoj iaspecan konfederacian pakton (la Gamli sáttmáli, kiu en la islanda signifas Malnova Pakto), kiu estis esence submetiĝo al la norvega krono. La islanda popolo devis fari mienon [...]

17 17 2013

Dante kaj Sardinio

17 Novembro 2013|La novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Je la tempoj de Dante Sardinio estis dividita en kvar aŭtonomaj regnoj, nomataj “Giudicati”: Logudoro kaj Gallura en la norda parto de la insulo kaj, en la suda, Arborea kaj Cagliari. Je tiu epoko la sardaj Giudicati, kiuj jam en la dekunua jarcento alianciĝis kun Genova kaj Pisa por retropuŝi la klopodojn de konkerado de la insulo flanke de la araboj, plutenis intensajn rilatojn kun la du marinaraj respublikoj. La Giudicatode Gallura, aparte, ek de la dekdua jarcento estis sub la nekontraŭata influo de Pisa kaj, ek [...]