La voĉoj de Francesca

//La voĉoj de Francesca
15 15 2015

KOREA – Susanna Kwon

15 Majo 2015|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Susanna Kwon (Kwon Soo-Jung), soprano, doktoriĝis ĉe la Muzika Universitato en Seulo kaj ekde 1995 loĝas en Italio kie perfektiĝis kun C. Castellani, R.O. Malaspina, N. Palacios, R. Kabaivanska kaj G. Scalchi. Gajninto de internaciaj konkursoj, daŭre aktiva ĉe la koncerta flanko, ŝi surdiskigis por la diskografiaj firmaoj Dynamic kaj Philharmonia. En 2001 ŝi debutis sur operaj scenejoj. En 2002 estis interalie gasto de la lirika galao Unu rozo por Ĝenovo, akirante stipendion kaj la gratulojn de la mita tenoro Franco Corelli. Poste ŝi plenumis [...]

27 27 2013

BOLONJA – Mariangela Bacchi

27 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Mariangela Bacchi, pranevino de tiu kiu tradukis al la bolonja (kaj en tercinoj) la poemon de Dante, doktoriĝis pri lingvoj kaj estas de generacioj bolonjanino. Ŝi heredis de la familio la pasion por la studado de la dialekto: la avo, Pietro Mainoldi, kuracisto kaj dialektologo, aŭtoris gramatikon (1950) kaj vortaron (1967) de la bolonja dialekto; la praonklo, orforĝisto Giulio Veronesi, estas ĝuste la tradukinto de la Dia Komedio (1937). Ĵurnalisto, ŝi laboris radie kiel verkisto kaj prezentisto. Nuntempe ŝi okupiĝas pri registrado de aŭdlibroj kaj [...]

26 26 2013

OKCITANA de SALBERTRAND – Clelia Baccon

26 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Salbertrand, aŭgusto 1929 – En domo Baccon naskiĝas Clelia, de panjo Maria kaj paĉjo Vincenzo Baccon. Tie la estonta instruistino kreskas kune kun la fratinoj Giuseppina kaj Luigina. Malgraù la agrara laboro enfamilia, la juna Clelia preferas lerni, pro kio ŝi vizitas dum du jaroj la agraran lernejon en Oulx, antaŭ ol ĝi estu fermita: tiam estis militperiodo. La neceso kompletigi la lernadon, devigas ŝin retropaŝi al koresponda lernejo, la Instituto Volontà de Romo, sed post la albordiĝo de la Aliancanoj en Sicilio, estis liveritaj [...]

24 24 2013

GEORGIA – Malkhaz Bakhbakhashvili

24 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Malkhaz Bakhbakhashvili naskiĝis en 1965 en Telavi, Georgio (aŭ Gruzujo), estas edzo kaj patro de du filinoj. Li vivas en Italio, en Trieste, sed reiras ofte en Gruzujon.

24 24 2013

MILANA – Alma Brioschi

24 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Alma Brioschi naskiĝis en 1934 en Milano, en iu domo de strato Scaldasole, en la antikva historia centro de Porta Ticinese, kie videblas la ruboj de la romia anfiteatro. Vera milanano, ŝi estas perfekte dulingva, en la senso ke, krom la itala, ŝi parolas perfekte la tradician dialekton de la lombarda metropolo, kies atenta fakulo ŝi ankaŭ estas. En 1991 ŝi komencis viziti, ĉe la Filologia Milana Klubo, lingvajn kaj literaturajn milanajn kursojn prizorgataj de Claudio Beretta kaj de Cesare Comoletti. Ekde 2009 ŝi mem [...]

23 23 2013

RUMANA – Maria Butan

23 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Filino de profesoro pri muziko, Maria Butan  naskiĝis en 1946 en Caransebeş, ĉemontara urbo de Rumanio, regiono Banato. Muziko kaj poezio lulis shiajn infanaĝon kaj lernejan periodon, kiam ŝi kantis en korusoj kaj gajnis kelkajn konkursojn de recitado. Post universitataj studoj en Cluj ŝi revenis kiel profesorino pri lingvoj en Timişoara, ĉefurbo de Banato, kie instruis francan lingvon, unue en liceo kaj poste en la Fakultato pri filologio. En tiu periodo ŝi organizis spektaklojn de franca kaj rumana poezio kaj literaturajn vesperojn. Allogata ankaŭ de la [...]

21 21 2013

Maria Camilleri

21 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Maria Camilleri naskiĝis en Zabbar, Malto, kie ŝi laboras kiel aktorino kaj instruisto. En la lastaj dek jaroj ŝi partoprenis multajn radio-elsendojn de la malta stacio Radio Hompesch, produktante programojn de diversa naturo por ambaŭ adoltoj kaj geknaboj, precipe pri arto kaj teatro kaj kun edukaj celoj.  Ĉe la sama radio stacio ŝi partoprenis en radiodramoj, poeziaj recitoj, legado de noveloj kaj debatoj, kaj ankaŭ en tre populara divenluda programo por geinfanoj.  Ŝi mem estas aŭtoro de kelkaj radiodramoj. Ĉiam inklina iniciati edukajn programojn, ŝi [...]

20 20 2013

Francesca Campogalliani

20 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Francesca Campogalliani naskiĝis en Mantuo en 1946, doktoriĝis pri literaturo kaj instruis en la Liceoj de sia urbo, sed ŝia nomo aparte ligiĝas al historio kaj teatra tradicio de Mantuo.

18 18 2013

Maddalena Capalbi

18 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Maddalena Capalbi naskiĝis en Romo kaj vivas en Milano ekde 1973. Ŝi verkas poemojn ambaŭ en la itala lingvo kaj en la roma dialekto. Ŝia lasta kolekto de poemoj en la itala aperis en Milano en 2011 ĉe la eldonejo La vita Felice kun la titolo Nessuno sa quando il lupo sbrana (“Neniu scias kiam la lupo mordoŝiras”). Ni reproduktas ĉi sube la kovrilon de ŝia kolekto de poemoj en la roma dialekto Arivojo tutto (“Mi revolas ĉion”) eldonita de LietoColle, Como, 2009: La romdialekta traduko de la versoj [...]

17 17 2013

Lia Careddu

17 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Lia Careddu estas aktoro de la Teatro Stabile de Sardinio, de jaroj engaĝita en esplorlaboro pri la pluraj teatraj lingvaĵoj, ŝi aktivas en la sarda regiona teritorio, kaj nacie kaj internacie jam de tridek jaroj, enscenigante verkojn de klasikaj kaj modernaj aŭtoroj, pere de malsamaj teatraĵaj, kinaj, televidaj kaj radiaj  spertoj . Engaĝita ankaŭ sur la didaktita nivelo, en pluraj interdisciplinaj intervenoj adresataj al la formado de la junuloj. Ŝi partoprenis en la surscenigo de la dramo “Su Inferru” (“La Infero”) bazita su la traduko [...]