La voĉoj de Francesca

//La voĉoj de Francesca
27 27 2016

OKCITANA PROVENCA – Rosella Pellerino

27 Julio 2016|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Mi naskiĝis en 1972 kaj ĉiam loĝis en Borgo San Dalmazzo, komunumo en Valo Stura – provinco de Cuneo – en la alpa Okcitanio. La piemonta dialekto disvastiĝinta en tiu zono, simila al tiu parolata de mia patra familio, akompanis miajn infanaĝ-jaroj, miksita al la parolmaniero de la patrina familio, pri kiu tiam mi ne konsciis ke temis pri okcitana linigvaĵo. Post la abituriento pri klasikaj studoj mi doktoriĝis pri la Itala Literaturo ĉe la Universitato de Torino, per esplordisertacio pri la liriko en Piemonto [...]

8 8 2016

PORTUGALA – Inês Querido

8 Julio 2016|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Inês Querido naskiĝis en Caldas da Rainha (Portugalio). Post ŝia doktoriĝo en grafika desegno en Lisboa, ŝi entreprenis sian karieron kiel liberprofesia fotografisto [...]

27 27 2016

ANGLA – Emma Clare O’Connor

27 Junio 2016|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

  Emma Clare O’Connor estas usona aktorino naskiĝinta en Seattle en 1993. Ŝi studis teatron en Novjorko kaj diplomiĝis ĉe la Sarah Lawrence College, kie ŝi profundiĝis pri aktorado. Ŝi daŭrigis sian studadon en Britio ĉe la British American Drama Academy en Londono kaj tuj poste aperis en mallonga filmo prezentita en la Museum of Moving Images en Queens, New York. Ŝia retejo estas www.emmaclareoconnor.com. ------- Emma O’Connor pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (Infero, Kanto V, 88-142) en [...]

14 14 2016

FRIULA – Alessandra Kersevan

14 Aprilo 2016|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Alessandra Kersevan naskiĝis en 1950 en Monfalcone (GO), ĉe laborista familio, tria el kvar gefiloj. De la laboristoj de la ŝipfareja urbo elspiris, ekde infanaĝo, la idealojn de justeco kaj egaleco, al kiuj ŝi sentas sin ankoraŭ nuntempe ligita. Ŝi doktoriĝis pri filozofio en 1974 per disertacio pri nuntempa historio kaj, en la pluretna realo de sia regiono, entuziasmiĝis ankaŭ pri la temo de la malplej disvastiĝintaj lingvoj, sin dediĉante kun la Canzoniere di Aiello kaj kun la Aiar di Tuessin (muzikaj grupoj kies solkantisto [...]

10 10 2015

RUSA – Anastasia Vilkova

10 Novembro 2015|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Anastasia Vilkova naskiĝis en Astrakhan, unu el la ĉefaj urboj de la suda parto de la eŭropa Rusio ĉe rivero Volgo. Ŝi finis siajn studojn ĉe la fakultato pri Moderna Literaturo de Universitato en Astrakhan fakiĝante pri historio de la lingvoj, kun aparta prikonsidero de la antikva rusa. Nuntempe ŝi estras la redakcion de ĵurnalo por junuloj, al kiuj ŝi instruas ĵurnalison en arta kaj kultura ateliero specife rezervata al ili. ------- Anastasia Vilkova pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn [...]

7 7 2015

LITOVA – Dalia Pileckienė

7 Junio 2015|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Dalia Pileckienė naskiĝis en Telšiai, Litovio, kaj loĝas nuntempe en Trakai, unu el la plej belaj urboj de la lando situanta en lagoriĉa regiono. La lago al kiu alrigardas Trakai karakteriziĝas per insulo sur kiu situas XIV-jarcenta kastelo. Ni prezentas ĝian bildon en tiu ĉi paĝo. Dalia edzinas kaj estas patrino de du filinoj. Ŝi doktoriĝis ĉe la Teknologia Universitato de Kaunas en 1986 pri manaĝera inĝenierio pri restoracioj kaj kafejoj kaj en 1998 pri komerca administrado. En 2004, ĉiam en Kaunas, diplomiĝis ĉe la [...]

15 15 2015

KOREA – Susanna Kwon

15 Majo 2015|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Susanna Kwon (Kwon Soo-Jung), soprano, doktoriĝis ĉe la Muzika Universitato en Seulo kaj ekde 1995 loĝas en Italio kie perfektiĝis kun C. Castellani, R.O. Malaspina, N. Palacios, R. Kabaivanska kaj G. Scalchi. Gajninto de internaciaj konkursoj, daŭre aktiva ĉe la koncerta flanko, ŝi surdiskigis por la diskografiaj firmaoj Dynamic kaj Philharmonia. En 2001 ŝi debutis sur operaj scenejoj. En 2002 estis interalie gasto de la lirika galao Unu rozo por Ĝenovo, akirante stipendion kaj la gratulojn de la mita tenoro Franco Corelli. Poste ŝi plenumis [...]

27 27 2013

BOLONJA – Mariangela Bacchi

27 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Mariangela Bacchi, pranevino de tiu kiu tradukis al la bolonja (kaj en tercinoj) la poemon de Dante, doktoriĝis pri lingvoj kaj estas de generacioj bolonjanino. Ŝi heredis de la familio la pasion por la studado de la dialekto: la avo, Pietro Mainoldi, kuracisto kaj dialektologo, aŭtoris gramatikon (1950) kaj vortaron (1967) de la bolonja dialekto; la praonklo, orforĝisto Giulio Veronesi, estas ĝuste la tradukinto de la Dia Komedio (1937). Ĵurnalisto, ŝi laboris radie kiel verkisto kaj prezentisto. Nuntempe ŝi okupiĝas pri registrado de aŭdlibroj kaj [...]

26 26 2013

OKCITANA de SALBERTRAND – Clelia Baccon

26 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Salbertrand, aŭgusto 1929 – En domo Baccon naskiĝas Clelia, de panjo Maria kaj paĉjo Vincenzo Baccon. Tie la estonta instruistino kreskas kune kun la fratinoj Giuseppina kaj Luigina. Malgraù la agrara laboro enfamilia, la juna Clelia preferas lerni, pro kio ŝi vizitas dum du jaroj la agraran lernejon en Oulx, antaŭ ol ĝi estu fermita: tiam estis militperiodo. La neceso kompletigi la lernadon, devigas ŝin retropaŝi al koresponda lernejo, la Instituto Volontà de Romo, sed post la albordiĝo de la Aliancanoj en Sicilio, estis liveritaj [...]

24 24 2013

GEORGIA – Malkhaz Bakhbakhashvili

24 Julio 2013|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Malkhaz Bakhbakhashvili naskiĝis en 1965 en Telavi, Georgio (aŭ Gruzujo), estas edzo kaj patro de du filinoj. Li vivas en Italio, en Trieste, sed reiras ofte en Gruzujon.