Alma Brioschi naskiĝis en 1934 en Milano, en iu domo de strato Scaldasole, en la antikva historia centro de Porta Ticinese, kie videblas la ruboj de la romia anfiteatro. Vera milanano, ŝi estas perfekte dulingva, en la senso ke, krom la itala, ŝi parolas perfekte la tradician dialekton de la lombarda metropolo, kies atenta fakulo ŝi ankaŭ estas. En 1991 ŝi komencis viziti, ĉe la Filologia Milana Klubo, lingvajn kaj literaturajn milanajn kursojn prizorgataj de Claudio Beretta kaj de Cesare Comoletti. Ekde 2009 ŝi mem estas docento pri milanaj lingvo kaj literaturo ĉe la sama Klubo.

Ŝi kunlaboris al kelkaj el la plej signifoplenaj milanlingvaj eldonoj redaktitaj kaj diskonigataj de la Filologia Klubo, inter kiuj la Dizionario Milanese/Italiano e Italiano/Milanese (Vortaro Milana/Itala kaj Itala/Milana), la dialektigo de la Evangelioj (I Quatter Vangeli de Mattee, March, Luca e Gioann), kaj ankaŭ la libro Carlo Maria Maggi e la Milano di fine ‘600 nelle Commedie e nelle Rime (“Carlo Maria Maggi kaj la Milano de fino de XVIIa jarcento en liaj Komedioj kaj Rimoj”).  En la vivo de la Klubo ŝi estas tre aktiva ankaŭ kiel organizanto de dialektaj spektakloj.  Pri si mem ŝi diras ke ŝi estas kiel petroselo, en la senso ke ĉiam oni povas trovi ŝin preskaŭ ĉie.

Ĉiam kunlabore kun la Filologia Klubo, ŝi prizorgis en 2012 la tradukon al la milana de la tekstoj de Giorgi Guaiti eldonitaj en la volumo La vita è una schiscetta: avventure di ogni giorno raccontate anche in milanese (“La vivo estas kiel gamelo: ĉiutagaj aventuroj rakontataj ankaŭ en la milana”). En 2013 ŝi prizorgis la eldonon de pluraŭtora volumo Milan l’è grand, l’è bell, l’è viv (“Milano estas granda, bela, vigla”).

Por Dantepoliglotta Alma Brioschi legis la versojn de Dante pri Francesca da Rimini (Kanto V de Infero) en kvar diversaj milan-dialektaj tradukoj.  La plej malnova kaj fama estas tiu de Carlo Porta, limigita tamen al la versoj 127-138.  Oni povas aŭskulti la concerna legadon klakante sur la unua el la kvar ĉenoj ĉi-subaj.  La tri aliajn legadojn (kiuj kovras la tutan rakonton de Francesca, versoj 88-142) oni povas aŭskulti klakante respektive sur la tri ĉenoj pli subaj.  Temas pri la tradukoj de Francesco Candiani, de Giuseppe Monga kaj de Ambrogio Maria Antonini.

Porta:

Candiani:

Monga:

Antonini:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadojn, alklaku sur la ĉeno de la dezirata legaĵo, inter la kvar indikataj ĉi-flanke, kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la koncerna tekstopaĝo:  Teksto Porta — Teksto Candiani — Teksto Monga — Teksto Antonini.

Circolo Filologico Milanese - foto storica

Circolo Filologico Milanese – foto storica