Je la tempoj de Dante la nuntempa Armenio estis regata de Turko-Selĝukoj, sed ekzistis tiam iu armena reĝlando en Kilikio (nomata ankaŭ Malgranda Armenio), kreita de armenaj rifuĝintoj kaj situita ĉe la golfo de Aleksandreto (nune Iskenderun, en la hodiaŭa Turkio). Ne estas sciate, ĉiukaze, ĉu Dante havis apartajn informojn pri Armenio kaj ĝia popolo.

La kono de la verkoj de Dante disvastiĝis en la armena literaturo pere de la mekitaranaj pastroj de la samnoma monaĥejo fondita en 1715 en Venecio, sur la insulo Sankta Lazaro, fare de la armena monaĥo Mekitar. Ek de la dua duono de la deknaŭa jarcento estas konataj tradukprovoj al la armena de la Dantaj versoj, kaj fare de la mekitaranaj pastroj kaj fare de iliaj lernantoj ĉe la venecia kolegio Moorat-Raphael, fondita de la samaj monaĥoj en 1850.

La unua tradukinto de la tuta Komedio en armenaj versoj estis la mekitarana pastro Arsenjo Ghazikian (1870-1932), kiu en 1902 eldonis la Inferon kaj pli poste, respektive en 1905 kaj 1924, la Purgatorion kaj la Paradizon.

Kompletan tradukon en tercinoj de la poemo, prizorgis Arpun Dayan, iama lernanto de la kolegio Moorat-Raphael, eldonita en Erevan respektive en 1947 (Infero), en 1952 (Purgatorio) kaj en 1959 (Paradizo).