Arabo

Enkonduko (araba)

una pagina dell'Almagesto di Tolomeo nella traduzione araba del IX° secolo
               Paĝo de Almagesto en la araba

Dante ne konis la araban lingvon kaj ne povis koni la mezepokan arab-islaman literaturon, kiu, je lia tempo, ne havis kontaktojn kun la mezepoka kristana kulturo. Estis tamen, tiutempe, rirmarkindaj rilatoj de reciproka influo inter la araba kaj la kristana mondoj pri kio koncernas la sciencan kaj filozofian produktadon: tiu araba, ekde la XI-XIIa jarcentoj, eniris plenrajte en la okcidentan kulturon kaj sciencon.

Dante do havis ioman konon de la gravaj filozofoj kaj sciencistoj de Islamo, aparte de Aviceno kaj Averoeso, kiujn la poeto, en la IVa kanto de la Infero, metas inter la antikvaj sciplenaj spiritoj de Limbo. Aviceno (ibn Sīnā), vivinta rajde de la Xa kaj XIa jarcentoj, estis persa kuracisto kaj filozofo, verkinto de gravaj arablingvaj verkoj, inter kiuj tre fama kuracista Kanono (al Qānūn fi l-tibb); Averoeso (ibn Ruŝd) , kiun Dante nomas Averoìs,[1] estis grava araba filozofo el Kordovo, vivinta en la XIIa jarcento, verkinto de fama komentario pri Aristotelo, sed estis ankaŭ kuracisto, juĝisto, astronomo kaj matematikisto.


Andrea di Bonaiuto, Averroè, Firenze, S. Maria Novella

La rilatoj inter araba kaj okcidenta scienco estis ĉiam tre intensaj. Kaj ne hazarde Dante kunigas en unu sama tercino (Inf. IV, 142-144) la nomojn de Aviceno kaj Averoeso kaj tiujn de kvar gravaj sciencistoj de la antikva greka kaj helenisma civilizo: la du patroj de la medicino Hipokrato kaj Galeno, la matematikisto Eŭklido kaj la geografo kaj astronomo Ptolemeo.

Des pli ke – sufiĉe kurioza okazaĵo – la astronomia verkaro de Ptolemeo, naskiĝinta en Egiptujo kaj aktiva en Aleksandrio inter la jaroj 120 kaj 150 de la kristana erao, disvastiĝis unue en la araban mondon, kaj atingis nur pli malfrue la mezepokan Eŭropon, sub la araba titolo Almagesto,[2] en reduktita versio arablingva verkita en la IXa jarcento fare de la pers-origina astronomo al-Fargānī. Tiu araba versio estis poste tradukita latinen fare de Gerardo el Cremona en la XIIa jarcento kaj tre verŝajne estis utiligata de Dante kiel manlibro pri astronomio.[3]

Ni kopias ĉi-sekve la suprecititan tercinon en la originala lingvo itala (Inf., IV, 142-144):

Euclide geomètra e Tolomeo,
Ipocràte, Avicenna e Galïeno,
Averoìs, che ‘l gran comento feo.

Sekvas la araba traduko, de Hassan Osman, de la sama tercino:

Ni ankaŭ kopias la notojn de la araba tradukisto pri la tri supraj versoj:

Kaj jen kiel esperantigis tiun tercinon Kálmán Kalocsay:

Eŭklido geometra, Ptolemeo,
kaj Hipokrat’, Galeno, Avicen’,
kaj komentariisto Avereo.


[1] La kompleta araba nomo de Averoeso estis Abū l-Walīd Muhammad ibn Abmad ibn Muhammad ibn Rushd.

[2] La origina titolo de la verko de Ptolemeo estis Μεγάλη μαθηματικὴ ϭύνταξις τῆς ἀστρονομίας (“Granda matematika kolekto de astronomio”). El la koncizigita formo Μεγάλη σύνταξις (Megalē sintaxis), kun aldono de la difina artikolo al, la titolo iĝis en la araba al-Magistī, poste latinigita en Almagestum.

[3] Enzo Volpini, Enciclopedia Dantesca, vol. V, p. 620. La titolo de la latina versio de Gerardo de Cremona estas Liber de aggregationibus scientiae stellarum et principiis coelestium motuum.

About the author

admin

Add Comment

Click here to post a comment