Plurajn jarcentojn antaŭ la naskiĝo de Dante aperis en la Persio de la sasanida epoko (eble ĉirkaŭ la jaro 550 p.K.) la Libro de ArdāVirāf (“Artāy Virāp Nāmak”), religia zoroastra teksto verkita en la tiuepoka persa lingvo (lingvo pahlavi) kiu priskribas la vojaĝon de pia sacerdoto, gvidata de du anĝeloj, vizite al la transmondaj regnoj: la Limbo, la ‘kvar paradizoj’ (de la steloj, de la luno, de la suno kaj de la plej supera Dio) kaj fine la inferaj sidejoj. Pluraj fakuloj aparte pristudis la similecojn troveblajn en tiu antikva irana teksto kaj en la Komedio de Dante kaj iuj, inter kiuj la klera parsia sacerdoto Jivanji Jamshedji Modi (1854-1933) en sia Dante Papers de 1914, eĉ hipotezis ke tiu teksto povintus esti por Dante inspiro-fonto.Tamen neniu iam ajn povis doni kontentigan klarigon pri kiel la persa rakonto, tute nekonata en la okcidenta Mezepoko, povintus esti konata de la florenca poeto. 

[1]

Ĉiukaze la temo pri transmondaj vojaĝoj estas evidente temo kiu sendube gravas en la persa kulturo. Kaj tio eble kontribuas klarigi la ne neglektindan interesiĝon kiun la poemo de Dante Alighieri vekis, almenaŭ ekde la komenco de la deknaŭa jarcento, inter la irana intelektularo.

La unua persa klerulo kiu okupiĝis pri Dante, krom sacerdoton J.J. Modi, estis la historiisto kaj literaturisto Nassrollah Falsafi (1901-1981), kiu eldonis en 1928, en la gazeto pri iranaj studoj Ayandeh, eseon pri Dante enhavantan la parafrazon de iuj pecoj de la Infero kaj de la Purgatorio. [2]

Kelkajn jarojn poste, en 1932, la pakistana filozofo kaj poeto Muhammad Iqbal (1877-1938), kiu verkis ĉefe en la persa, eldonis en tiu lingvo sian mistikan poemon Javid Nama (‘Libro pri la Eterneco’), inspirita al la Dia Komedio, en kiu la poeto imagas viziti la diversajn ĉielajn sferojn de la trans mondo gvidata de la fama mistika persa poeto Rumi, de la dektria jarcento, tiel kiel Dante estas gvidata en sia transmonda vojaĝo de Virgilio. [3]

En 1953 verkisto Said Nafisi (1895-1966) eldonis tradukon de la unuaj dek du tercinoj de la Infero en la irana literatura gazeto Daneshkadeh. La postan jaron historiisto kaj filologo Mojtaba Minovi eldonis esearan volumon pri kelkaj gravaj europaj literaturistoj dediĉante profundan eseon al Dante Alighieri (Tehrano 1954).

Ĉiam en la Kvindekaj jaroj, precize en 1957, aperis la unua kompleta traduko de la Dia Komedio en la moderna persa lingvo (lingvo farsi). Ĝin oni ŝuldas al Shojaeddin Shafa (1918-2010), literaturisto, tradukisto, ĵurnalisto kaj diplomato de la Persio de ŝaho Reza Pahlavi. La recenzoj, kiuj ekzamenis tiun ĉi unuan tradukon ne estis aparte flataj: francisto Sirus Zoka, komparinte la persan kun iu franca traduko, aŭguris tute rekte ke iu alia povus proponi al la persoj “pli zorgan kaj pli elegantan, kaj samtempe pli efikan tradukon”, dume laŭ la italisto Reza Queisariye la poemo de Dante en la traduko de Shafa “perdas sian tutan lirikecon, kaj alprenas male prozan karakteron”. Aliflanke Shojaeddin Shafa (mortinta en Parizo kiel ekzilito) estis en sia lando pridiskutata personeco ankaŭ pro sia persona historio, konsiderante ke “li plenumis funciojn de kultura kunlaboranto kaj konsilanto je la servo de la reĝa kortego”. [4]

Pli poste la persa lingvo havis du pliajn kompletajn tradukojn de la Dia Komedio.

La pli konata estas la versa traduko, kompletigita en la jaro 1999, de Farideh Mahdavi-Damghani, irana verkisto kaj poeto tre aprezata en sia lando sed konata ankaŭ eksterlande. Sinjorino Mahdavi-Damghani estas profunda konanto de la eŭropa literaturo kaj poezio kaj aparte de la itala, tradukinte persen krom la Dian Komedion, ankaŭ  Vivo Nova, la Kantojn de Leopardi, la Kanzonaron de Petrarca kaj aliajn aŭtorojn. Ŝi studis ankaŭ en Francio, Hispanio kaj Britio. Ŝia traduko de la poemo de Dante gajnis la premion “Urbo de Monselice” en 2003, kaj estis kerno de evento organizita de la Centro por cultura rilatoj de Ravenna, urbo kiu en 2005 atribuis al la irana verkisto la titolon de Honora Civitano.

La lasta traduko al la persa, zorge de M. Nikbakht, estis eldonita en Teherano en 2007 (eld. Parsa) duvoluma; vol. I Paradizo-Infero kaj vol. II Purgatorio[5]

Irano estas lando de poetoj. La irana poezio ekfloris dum la IX jarcento p.K. kaj atingis plej altnivelan brilon inter la XI kaj la XIV jarcentoj, nome rajde de la epoko de Dante, kiam liriko estis plejcerte la plej grava literatura formo de la persa kulturo. La irananoj sentas plej sinceran respekton por siaj gravaj poetoj, al kiuj ili ofte dediĉis imponajn maŭzoleojn, kaj al kiuj ili rekonas la grandan meriton gardi sian lingvon kaj sian kulturon dum la periodoj de fremda okupaciado.

Ĝuste en la tempoj de Dante okazadis unu el la plej pezaj fremdaj okupacioj iam ajn suferataj de Persio: la tuta teritorio de Ia nuntempa Irano, fakte, estis parto de la tieldirita Ilkhanato, kiu estis khanato (tio estas teritorio regata de iu khan) konsiderata integra parto de la mongola Imperio de Gengis Khan, kiu invadis Persion kaj la tutan centran Azion inter 1215 kaj 1220. Nu, ankaŭ post la mongola invado, la persa kulturo teniĝis integra, dank’ al siaj poetoj, kaj ankaŭ dum tiu dominado ĝi povis plue produkti rimarkindajn poetojn, kiel Hafez (1325-1389), nomata la najtingalo de Shiraz.

Du el la plej gravaj mezepokaj persaj poetoj, Rumi kaj Sa’di, estis samtempuloj de Dante, ankaŭ se multe pli aĝaj ol li, ambaŭ naskiĝintaj en 1207: kiam forpasis Rumi, en 1273, Dante estis nur ok-jaraĝa, dum kiam forpasis Sa’di, en 1291, Dante estis dudek ses-jara junulo.

Jalal Al-Din Mohammad Balkhi – nomata Rumi – migris okcidenten kun sia familio por eskapi la mongolajn invadojn kaj travivis en Konya, en la nuntempa Turkio, kie li sin dediĉis al meditado kaj al teologiaj studoj. Dum la lastaj dek kvin vivojaroj li verkis sian ĉefverkon Masnavi (aŭ Mathnawi), grava mistika poemo sesvoluma konsistanta el ĉirkaŭ 30.000 versoj. [6]

Abū-Muhammad Muslih al-Dīn – nomata Sa’di – naskiĝis en Shiraz, urbo indulgita de la mongola detruado kaj kiu, en la XIII jarcento, iĝis gvida centro koncerne persajn artojn kaj literaturon. Sa’di mem estas konata ankaŭ kiel Sa’di Shirazi kaj en urbo Shiraz naskiĝis, en 1325, ankaŭ Hafez, la plej grava persa poeto de la XIV jarcento. La nesekura etoso ŝuldata al la mongola dominado instigis ĉiukaze Sa’di ofte vojaĝi en Mezan Orienton, sed li revenis al sia naskiĝurbo en 1256, kaj tie li produktis siajn du ĉefajn verkojn, la versan poemon Bustān (“La Ĝardeno”, 1257) kaj komponaĵon en ritma prozo Gulestān (“La Rozejo”, 1258).

Estas sufiĉe neverŝajne ke Dante-n atingis la informo pri tiuj du gravaj persaj poetoj liaj samtempuloj, ankaŭ ĉar je lia epoko Persio estis jam delonge sub la mongola dominado kaj la persa urbo Tabriz jam iĝis ĉefurbo de la Ilkhanato. En la plena maturaĝo de Dante, okupis la tronon de la Ilkhanato mongolo Ghāzān Khān, ties plej fama reĝo, kiu, en 1295, konvertiĝis al Islamo kontribuante tiel al islamigo de Persio. Ghāzān Khān mortis en 1934 kaj postsekvis lin la frato Oljeitu kiu regnis ĝis 1316.

Marko Polo, kiu vojaĝante al Ĉinio trapasis Tabriz jam en 1275, revenis post iom da jaroj ĝuste por tien akompani, laŭ komisio de Gran Khan Kublai Khan, la mongolan princinon Kokechin, kiun Gran Khan afable sendis al reĝo Ghāzān Khān kiel lia onta edzino. (fonto:  Wikipedia).

Verŝajne Dante akiris iujn informojn pri siatempa Persio kaj pri la splendoro de urbo Tabriz, kiu impresis Marko Polo-n precipe pro la riĉaĵoj de ĝia Granda Bazaro. Fakto estas ke nia poeto citas la persojn (“li Perse”) unu nuran fojon, en iu tercino de Paradizo, sed utiligante ĝian nomon en iu sinekdoko (la ero por la entjero) por indiki ne nur ilin, sed – pli ĝenerale – ĉiujn nekristanajn popolojn. (Par., kanto XIX, versoj 112-114):

Che poran dir li Perse a’ vostri regi,
come vedranno quel volume aperto
nel qual si scrivon tutti suoi dispregi?

Ni transskribas ĉi sekve la saman tercinon en la traduko al persa lingvo de Farideh-Mahdavi-Damghani:

Por scii plie, pri la signifo de tiu tercino kaj de la koncerna sinekdoko, klaku ĉi tien.

——-


[1] Francesco Gabrieli, en Enciclopedia Dantesca, Vol. I, 1970, pp. 353-354; Italo Pizzi, Storia della poesia persiana, Torino 1894; Edgar Blochet, Les sources orientales de la Divine Comédie, Paris 1901; Jivanji J. Modi, Dante Papers, Bombay 1914; Antonino Pagliaro, Alessandro Bausani, Storia della letteratura persiana, Milano 1968, pp. 91-96. La tuta teksto de la persa opereto estas eldonita en la originalo kaj en la angla traduko en Fereydun Vahman, Ardā Virāz Nāmag. The Iranian ‘Divina Commedia’, London and Malmö 1986, kiu reproduktas ankaŭ la la faksimilon de la manuskripto MS K20 gardita ĉe la Royal Library en Kopenhago. Tiu, kiun ni reprodukas je la komenco de tiu ĉi retpaĝo estas la unua folio de tiu manuskripto.

[2] Ayandeh,  II, nn. 9-10, pp. 663-671, kun traduko de la versoj  1-9, 22-36 e 40-51 de la III kanto de la Infero, de la versoj 112-129 de la X kanto de Purgatorio kaj de la finaj versoj de la XXXIII kanto de Purgatorio mem. Kp. Fatemeh Asgari, La Divina Commedia in versione persiana, rete eldonita:  http://www.diras.unige.it/Adi%202010/Asgari%20Fatemeh.pdf.

[3] Koncerne la mistikan persan poeton Rumi oni rigardu Infra, noto 6. La Javid Namadi Iqbalè estis tradukita italen de Alessandro Bausani kaj estis eldonita sub la titolo Il poema celeste (Bari, 1965). La angla traduko, fare de Arthur J. Arberry estis eldonita en Londono en 1966. Kaj la teksto originala de la poemo kaj la traduko angla estas alireblaj rete, eldonitaj de la Iqbal Academy de Londono.

[4] Kpr. Angelo Michele Piemontese, La letteratura italiana in Persia (La itala literaturo en Persio), Aktoj de la Nacia Akademio de Lincei, Romo 2003, pp. 60-66.

[5] Fatemeh Asgari, La Divina Commedia in versione persiana, cit., p. 2.

[6] La mistika poemo Masnavi de Rumi estis integre eldonita itale sub la titolo Mathnawī: il poema del misticismo universale, (la poemo de la universala mistikismo) traduko de Gabriele Mandel, 6 voll., Bompiani, Milano 2006.  Angle aperis parta traduko (la unuaj tri libroj) zorge de Jawid Mojaddedi, The Masnavi, Oxford World’sClassics Series, Oxford University Press, 2004-2007. Reduktita versio de la tuta poemo estis eldonita angle en 1887 zorge de Edward Henry Whinfield kaj estas alirebla en la reto.

Isfahan, capital of the Kingdom of Persia - 1725