Kazako

Enkonduko (kazaĥa)

Je la morto de Ĝingis Ĥano (1227) la mongola imperio de li establita, kiu inkluzivis la nuntempan teritorion de Kazaĥio, estis dividita en kvar Ĥanlandoj, tiom kiom estis la filoj de la granda imperiestro. La tuta norda parto de la nuna Kazaĥio, tiam preskaŭ senhoma, iĝis parto de la Ĥanlando de la Ora Hordo, dum la suda parto, kie troviĝis la antikvaj kazaĥaj urboj Taraz, Turkestan kaj Shymkent, inkludiĝis en la Ĥanlandon Ĉagatai, tiel nomata laŭ la nomo de la dua filo de la mortinta imperiestro, al kiu estis asignita centra Azio, kiu tiun teritorion enhavis.

 Tiu geopolitika situacio restis esence senŝanĝa dum la sekvaj jardekoj kaj laŭlonge de la tuta vivo de Dante. Je tiu epoko la urbo Almaty (aŭ Alma-Ata, estonta historia ĉefurbo de Kazaĥio) ankoraŭ ne ekzistis, sed la ĉefurbo de Ĥanlando Ĉagatai estis tiam urbo Almalik, lokita je ĉirkaŭ tricent kilometroj oriente de moderna Almaty. Nu, kaj la antikva urbo Almalik kaj la nuntempa urbo Almaty ŝuldas sian nomon al la kazaĥa vorto alma, signifanta pomo, pro la abundo de pomarboj kiu karakterizas ties geografian areon. Nuntempe Almalik estas tre malgranda urbo, en ĉina teritorio (regiono Ŝinĝjango), apud la kazaĥa limo, en iu provinco rekonata de la Ĉina Respubliko kiel “Aŭtonoma kazaĥa prefektejo”.

La kazaĥa apartenas al la turka lingva familio, samkiel aliaj lingvoj de centra Azio parolataj en la limaj areoj de Kazaĥio (sude kaj oriente) kaj kiuj en la XIII kaj XIV jarcentoj estis parto de la Ĥanlando Ĉagatai mem: la kirgiza, la uzbeka kaj la uigura, tiu lasta parolata en la teritorioj kiuj konsistigis la orientan parton de tiu Ĥanlando kaj kiuj nuntempe apartenas al la ĉina Ŝinĝjango. Al tiuj lingvoj ni povas apudigi la tataran, ankaŭ de la turka familio, oficiala lingvo de Tatarstano (unu el la respublikoj de la Rusa Federacio) kiu tamen havas konsiderindan nombron de parolantoj en Kazaĥio kaj en la ĉina Ŝinĝjango.

Dante ne povis havi tre precizajn informojn pri liatempa centra Azio kaj, aparte, pri la teritorioj kaj popoloj regataj de la posteuloj de Ĝingis Ĥano, senjoroj de Ĥanlando Ĉagatai. Sed Dante bone sciis ke de tiuj foraj landoj, kaj laŭlonge de la Silka Vojo, la florencaj komercistoj enportis en Eŭropon altvalorajn, buntajn teksaĵojn tre aprecatajn de la riĉaj okcidentanoj. Kaj li bone sciis ke tiuj posteuloj de la mongola imperiestro – kiujn nia poeto nomis nespecife “Tataroj” – regis tiam ankaŭ super la ĉinoj, kiuj estis la plej lertaj kreintoj de tiuj teksaĵoj. Des pli ke en 1274 (Dante estis nur naŭ-jara) Marko Polo estis vizitinta kaj priskribinta la urbon Kashgar, grava silka emporio, tiam entenata en Ĥanlando Ĉagatai kaj kiun nuntempe entenas la ĉina Ŝinĝjango.

Ĉirilate vidu en Lingue e Dialetti / Cinese / Enkonduko.

——-

La Dia Komedio estis tradukita en 1971 al la kazaĥa lingvo de Mukagali Makatajev, unu el la plej gravaj poetoj de Kazaĥio. Naskiĝinta en vilaĝo Karasaz, ĉe la plej fora orienta rando de regiono de Almaty, la 9an de februaro 1931, Makatajev studis en Moskvo kaj Almaty, kie forpasis nur 45-jaraĝa en 1976.  Krom Dante, li tradukis al la kazaĥa plurajn rusajn klasikajn verkojn, la poemojn de Walt Whitman kaj la sonetojn de Shakespeare. Granda parto de lia poezia verkado estis eldonita  posteume. Ankaŭ la agnoskoj estis posteumaj:  en 2002 la urbo Almaty dediĉis al li monumenton.

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment