Islandese

Enkonduko (islanda)

Antaŭ la epoko de Dante Islando estis dum pli ol tri jarcentoj sendependa ŝtato, sed en la XIII jarcento okazis pluraj rompiĝoj en la landa registaro kiuj kaŭzis periodon de seriozaj povoluktoj.
Tiu situacio donis la okazon al norvega reĝo Håkon IV interveni en la insulon en 1262, kiam lia tre longdaŭra regno estis survoje al fino, trudante al islandanoj iaspecan konfederacian pakton (la Gamli sáttmáli, kiu en la islanda signifas Malnova Pakto), kiu estis esence submetiĝo al la norvega krono. La islanda popolo devis fari mienon fieran al ludo mizera, la loka registaro estis eksigita kaj la islandanoj devis ĵuri fidelecon al tiu krono.

La Gamli sáttmáli  estis renovigita en 1302 laŭ peto de Håkon V, nepo de Håkon IV, kiu reĝis super Norvegio de 1299 ĝis 1319, nome kiam Dante estis plenaĝulo engaĝita verki plej parton de siaj ĉefaj verkoj. Håkon V estas ĝuste la reĝo de Norvegio al kiu la poeto aludas, per ne tro flataj vortoj, en la kanto XIX de Paradizo.  [Fonto: Wikipedia]

Ni ne scias kiomajn kaj kiujn informojn havis Dante pri Islando, sed estas eble ke li sciis pri la ekzisto de vulkano Hekla, la plej fama vulkano sur la insulo, kiu eniris la kolektivan imagan mondon de la mezepoka Eŭropo pro siaj terurigaj erupcioj.

La unua granda historia erupcio kiun oni memoras, okazinta en 1104, konigis la vulkanon en tuta Eŭropo, sed alia katastrofa erupcio de vulkano Hekla, kiu daŭris unu tutan jaron kaŭzante centojn da mortoj, okazis la 11an de julio 1300, tio estas en la jaro en kiu Dante, opiniante esti “je l’ vojomez’ de nia vivo tera”, decidis dati la historion de sia vojaĝo tra la transtombo.

Kurioza apartaĵo, ek de la erupcio de 1104 radikiĝis en Eŭropo la kredo – ŝajne intence disvastigita de cisterciaj monakoj – ke vulkano Hekla estis la pordo al la infero. Sed certe Dante, eĉ supozante ke li konis tiun legendon, tute ne kredis je ĝi, ĉar li decidis situi la Inferon, kaj la koncernan pordon, en tute alia globoparto.

Tre fama estas la skribaĵo kiu superstaras la pordon de la Infero kaj kiu legeblas en la unuaj tri tercinoj de la tria kanto de la samnoma kantiko de Dante:

Per me si va ne la città dolente,
per me si va ne l’etterno dolore,
per me si va tra la perduta gente.
Giustizia mosse il mio alto fattore:
fecemi la divina potestate,
la somma sapïenza e ’l primo amore.
Dinanzi a me non fuor cose create
se non etterne, e io etterna duro.
Lasciate ogne speranza, voi ch’entrate.

Ni transskribas ĉi-sube la saman inferan skribaĵon, eltirata el la proza traduko de la Dia Komedio al la islanda de Erlingur E. Halldórsson, kiu tute ne misaspektus se ĝi estus lokita je la rando de la centra kratero de vulkano Hekla:

UM MIG LIGGUR LEIĐIN TIL BORGAR PÍSLANNA,
UM MIG LIGGUR LEIĐIN TIL EILÍFRA KVALA,
UM MIG LIGGUR LEIĐIN TIL HINNA GLÖTUĐU.
RÉTTLÆTI BJÓ TIL MINN HÁI SMIĐUR;
HÖFUNDUR MINN VAR GUĐLEGUR MÁTTUR,
ÆĐSTA SPEKIN, OG FRUMÁSTIN.
Á UNDAN MÉR VORU AĐEINS EILÍFIR HLUTIR SKAPTIR,
OG ÉG VARI EILÍFLEGA:
LÁTIĐ AF ALLRI VON, ÞIĐ SEM GANGIĐ HÉR INN.

Kaj ĉi tie estas la samaj versoj en la esperanta traduko de Kálmán Kalocsay.

Tra mi vi venas urbon de turmento,
tra mi vi venas al dolor’ ĉiama,
tra mi vi venas al damnita gento.
Aŭtoron mian gvidis justo flama,
la Dia Povo kreis min en kaŝo
kaj Ĉefa Saĝo kaj Praforto Ama.
Ne estis antaŭ mi kreita aĵo
krom la eternaj; mi eterne staras.
Ĉiun esperon lasu ĉe l’ enpaŝo.

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment