Piri Reìs - Map of Malta - 1525

La malta estas semida lingvo kaj, pli precize, dialekto de la araba devenanta el la sicilia araba, siavice parenca kun la varioj parolataj en norda Afriko, sed kompreneble riĉa ankaŭ je pruntoj venantaj el la sicilia lingvo.

Pluraj maltaj fakuloj interesiĝis al Dante kaj al lia Komedio dum la dudeka jarcento. Arturo Dimech, Robbie Mifsud Bonnici, Erin Serracino Inglott, la lasta el kiuj eldonis tradukon en liberaj versoj de la Infero en 1964. La ununura kompleta traduko, en tercinoj, estas tiu de Alfred Palma de 1991.

——-

Dante estis nur 17-jara kiam Malton, samkiel Sicilion, ekregis la Aragonanoj, sekvantaj la Anĵuan regadon, tuj post la milito de la Siciliaj Vesproj de 1282. Kelkajn jarojn poste, en 1296, pro decido de reĝo Frederiko Tria de Aragono, Malto estis regata de la graflando Modica, unu el la plej gravaj feŭdoj de Suda Italio. La graflando Modica ekestis en 1296 sekve de la investad-diplomo donata de la aragona reĝo al la unua el la grafoj de Modica, Manfredi la unua Chiaramonte, kiu mortis poste en Palermo en 1321, samjare kiel nia poeto. Sed preter tiu hazarda koincido nenio troveblas pri ajna rilato inter Dante kaj la maltaj insuloj.