Il Catai (Cina) nel mappamondo di Fra Mauro (ca. 1450). Il sud è in alto nella mappa.

Ĉinio, konata je la tempoj de Dante kiel Katai, estis tiuepoke parto de la Imperio de la Tataroj, popoloj mongollingvaj originaj de centra Azio kiuj, sub la gvido de Gengis Khan (1162-1227) kaj de liaj posteuloj tiun grandan imperion establis. Nu, en la Dia Komedio Dante neniam rekte citas Ĉinion, sed li aludas al Tataroj kaj tion faras per tiaj vortoj ke oni povas opinii ke reale li ne estas al ili aludanta, sed li estas aludanta ĝuste al iliaj ĉinaj regatoj.

La okazo prezentiĝas kiam Dante kaj Vergilio devas malsupreniri la abismon kiu disigas la sepan rondon disde la oka (Misbursaro), kie estas punataj la animoj de la trompistoj. La du poetoj lasas sin transporti funden de la abismo sur la gropo de Geriono, la flugilhava monstro kiu estas la gardanto de la Misbursaro.

Dante priskribas la aspekton de Geriono kaj ĝin prezentas al ni kiel monstron kiu simbolas la Trompon kaj haladzigas la tutan mondon: ĝi havas vizaĝon de honestulo, kiu inspiras fidon, sed ĝi havas du krurojn hararozajn ĝis la akseloj kaj la korpo kiel serpento kiu finiĝas per pinta vosto, armita kiel tiu de skorpio.

Kaj je tiu ĉi punkto de la priskribo intervenas rekta aludo al Ĉinio kaj al ĝiaj manlaboraĵoj. La trunko kaj la flankoj de Geriono estas surŝutitaj per koloraj nodoj kaj radetoj, kiujn Dante komparas kun la diverskoloraj teksadaj drapoj faritaj de la Tataroj (kaj de iliaj kuzoj la Turkoj), kie kiel ‘Tataroj’ oni devas verŝajne kompreni ‘Ĉinoj’, ĉar estis precipe la ĉinoj, kaj ne iliaj regantoj, tiuj kiuj je la tempoj de Dante produktadis kaj eksportadis siajn brokaĵojn.

[1] Pri tiuj altkvalitaj teksaĵoj parolas ankaŭ Marko Polo (1254-1324) en lia Libro de la Mirindaĵoj, kie li skribas ke en Pekinon “alvenadis ĉiun tagon ne malpli ol mil ĉarplenoj da silko: tie estis prilaborataj sennombraj silkaj kaj oraj teksaĵoj”.[2]

Tiuj drapoj estis multnombre eksportataj en Eŭropon, kie ili estis tre aprecataj. Povas esti ke Dante mem havis la okazon ilin vidi en la kortego de sia amiko kaj protektanto Cangrande della Scala (1291-1329), senjoro de Verono, kiu estis bone ekipita je tiuj. Tion konfirmas ankaŭ la malkovro en la tombo de tiu lasta, okazinta en 1921, de orientaj brokaĵoj (nuntempe konservataj en la urba Muzeo de Verono), en unu el kiuj oni identigis motivojn tipaj de la ĉina arto.

Ni kopias ĉi sube la versojn de Dante kun la priskribo de Geriono kaj la aludo al la ĉinaj brokaĵoj (Inf. XVII, 1-17), sekvataj de la koncerna ĉina traduko farita de Zhu Wei-ji:

«Ecco la fiera con la coda aguzza,
che passa i monti e rompe i muri e l’armi!
Ecco colei che tutto ‘l mondo appuzza!».
Sì cominciò lo mio duca a parlarmi;
e accennolle che venisse a proda,
vicino al fin d’i passeggiati marmi.
E quella sozza imagine di froda
sen venne, e arrivò la testa e ‘l busto,
ma ‘n su la riva non trasse la coda.
La faccia sua era faccia d’uom giusto,
tanto benigna avea di fuor la pelle,
e d’un serpente tutto l’altro fusto;
due branche avea pilose insin l’ascelle;
lo dosso e ‘l petto e ambedue le coste
dipinti avea di nodi e di rotelle.
Con più color, sommesse e sovraposte
non fer mai drappi Tartari né Turchi…

 –

Kaj jen kiel la samaj versoj estis tradukitaj esperanten de Enrico Dondi:

«Jen la pintvosta besto, kiu pasas
tra montoj, rompas murojn kai remparon
kaj l’ tutan mondon per fetor’ frakasas!»
Mia gvidanto faris ĉi deklaron,
poste per gesto de la mano petis,
ke ĝi avancu kontraŭ digobaron.
La turpa bildo de la trompo pretis
alveni kun la kap’ kaj l’ parto brusta,
sed sian voston borden ne surmetis;
havis la trajtojn kiel homo justa
laŭ la aspekto, sed sub kolnivelo
serpenta estis la cetero busta;
la brakoj estis vilaj ĝis akselo,
kaj dorson, bruston, ambaŭ flankojn ĝiajn
plektoj kaj cirkloj pentris sur la felo.
Tukojn pli bunte brodajn kaj variajn
nek turkoj nek tataroj eble faras…

[1] Giuliano Bertuccioli, en Enciclopedia Dantesca, Vol. V, p. 525, kiu plie precizigas ke la du terminoj utiligataj de Dante (‘sommesse’ kaj ‘sopraposte’) necesas por difini la du malsamajn ornamadojn realigitajn rekte kolorigante la fonajn veftojn de la teksaĵo (sommesse) aŭ suprenaplikante brodaĵojn aŭ reliefajn desegnaĵojn (sopraposte).

[2] Marco Polo, La libro de la Mirindaĵoj, zorge de Maria Bellonci, Oscar Mondadori, Milano 2013, p. 157. Marko Polo citas Pekinon per la nomo Cambaluc (turke Khanbaligh), tio estas “urbo de Granda Ĥano”.