Veduta di Mantova - 1575

La urbo Mantuo, pro la fakto esti la patrio de Vergilio, havas tre apartan reliefon en la Dia Komedio. La granda latina poeto estis tre ligita al sia tero, aŭ almenaŭ tiel opiniis Dante. Fakto estas ke en la daŭro de la vojaĝo tra la Infero kaj Purgatorio, Vergilio citas plurfoje Mantuon. Tion li faras komence, tuj post la renkontiĝo kun Dante en la obskura arbaro, kiam sin prezentas al li kiel mantuano kaj filo de mantuanaj gepatroj (Inf., I, 68-69). Tion refoje li faras iom pli poste, kiam li rakontas ke li alkuris por lin helpi laŭ komisio de Beatrice, kiu alparolis lin lin nomante “ĝentila mantua animo” (Inf, II, 58). Li tion faras en la Purgatorio, kiam li renkontas sian samurbanon Sordello, kiu lin ĉirkaŭbrakas kortuŝita tuj kiam Vergilio eldiras la nomon de ilia komuna urbo (Purg. VI, 70-75).

Miniatura raffigurante Sordello

Sed estas iu punkto en kiu Vergilio kunparolas kun Dante pri kiu estas la origino de urbo Mantuo, post detala geografia priskribo de la ĉirkaŭaĵoj.

La okazo ŝuldiĝas al renkonto de la du poetoj kun la teba sacerdotino kaj divenistino Manto (samprofesia kun la patro, estante filino de divenisto Tiresia) en la kvara burso de la oka rondo de la Infero, burso celata ĝuste por la divenistoj, kondamnitaj havi la kapon renversitan malantaŭen kaj do plori larmojn kiuj falas kaj fluadas laŭlonge de la dorso.

Vergilio indikas al Dante la virgulinon kaj sacerdotinon Manto dirante al li ke, post la morto de la patro kaj la kapitulaco de Tebo sub la regado de la tirano Kreono, ŝi pilgrimadis longtempe serĉante trankvilan kaj izolitan lokon. Kaj tiel ŝi albordiĝis en Italion, alvenante en lokon kie pli poste estiĝos Mantuo, laŭlonge de rivero Mincio kaj ekzakte tie kie la akvo de la rivero trovas kaviĝon kaj transformiĝas en marĉon (Inf, XX, 52-81).

Ĉi tie Manto haltis kaj vivis ĝis la morto, kaj post ŝi aliaj kunvenadis en tiu loko kaj fondis urbon kiun, je ŝia nomo, ili nomis Mantuo (Inf., XX, 82-93):

Quindi passando la vergine cruda
vide terra, nel mezzo del pantano,
sanza coltura e d’abitanti nuda.
Lì, per fuggire ogne consorzio umano,
ristette con suoi servi a far sue arti,
e visse, e vi lasciò suo corpo vano.
Li uomini poi che ‘ntorno erano sparti
s’accolsero a quel loco, ch’era forte
per lo pantan ch’avea da tutte parti.
Fer la città sovra quell’ ossa morte;
e per colei che ‘l loco prima elesse,
Mantüa l’appellar sanz’ altra sorte.

Versoj tre libere tradukitaj en la mantuan dialekton 

[1] de Marco Moretti kiel sekvas:

Soquànt tèmp dopu I’ha decìs da vēgnar
in na palüde malsana pìna da sansàli
ch’I’era l’isula da Mantfa ‘gnènd in barca dal Minciu,
par mia pö esar distürbada ē puder far töti i sö striosamènt in pace.
Anca parché secùnd sèrti legèndi
la ‘gh èva da armagnar mia drupàda par esar na gran stria
ē in cla marsümèra lē a ‘gnèva a catarla nisùn, né bröt né béi!
L’era mòrta ē acsé agh è gnü a stà d’altra gènt:
chilùr, dal sö nòm, i ha ciamà al sìt Mantfa, da Manto…

Kaj jen kiel sonas la samaj versoj en la esperanta traduko de Kálmán Kalocsay:

Veninte tien, la virgino kruda
marĉmeze vidis teron, kiu estis
sen kulturad’, kaj de loĝantoj nuda.
Por fuĝi homkunulojn, jen ŝi nestis
kun servistar’, praktikis sian arton,
kaj ŝia korp’, mortinte, tie restis.
Ĉirkaŭaj, disaj homoj en ĉi parton
kuniĝis poste, ĉar ĝin marĉo baris
de ĉiu flank’, donante fortan gardon.
Sur ŝiaj ostoj ili urbon faris,
kaj, pri l’ lok-elektinto, senkonsulte
je l’ sort’, Mantova ili ĝin deklaris.


[1] Dante traktas en De Vulgari Eloquentia (I, XV, 2) pri la dialekto parolata liaepoke en Mantuo, kiun li konsideras simila al tiuj parolataj en Cremona, Brescia kaj Verona. Tiu konsidero koincidas kun la konkludoj de la pli lastatempa dialektologia esploro, kiu rekonas en la antikva mantua karakterizojn komunajn al la parolmanieroj de orienta Lombardio kaj de Verona, “dum pli poste ĝi evoluis al klare emilia tipo” (Pier Vincenzo Mengaldo, en Enciclopedia Dantesca, vol. III, p. 813). Koncerne la nuntempan mantuan dialekton, ĝi meritus seriozan version de la Dia Komedio, konsiderante ke la nun ekzistantaj, krom esti partaj kaj ekstreme liberaj, estas pli similaj al parodioj ol al efektivaj tradukoj de la poemo.

Mantova - panorama notturno