Je la tempoj de Dante Sardinio estis dividita en kvar aŭtonomaj regnoj, nomataj “Giudicati”: Logudoro kaj Gallura en la norda parto de la insulo kaj, en la suda, Arborea kaj Cagliari. Je tiu epoko la sardaj Giudicati, kiuj jam en la dekunua jarcento alianciĝis kun Genova kaj Pisa por retropuŝi la klopodojn de konkerado de la insulo flanke de la araboj, plutenis intensajn rilatojn kun la du marinaraj respublikoj. La Giudicato de Gallura, aparte, ek de la dekdua jarcento estis sub la nekontraŭata influo de Pisa kaj, ek de la komenco de la dektria, estis persona heredaĵo de la Pisa familio Visconti.

Nino Visconti, samaĝulo kaj bona amiko de Dante, estis la lasta suvereno de la Giudicato de Gallura, kiun li regis ĝis sia frua morto okazinta en 1296. Dante renkontas lian spiriton en Purgatorio (Kanto VIII, versoj 46-84) kaj sin adresas al li tre ameme, kaj akceptas lian preĝon, ke Dante memorigu Nino’n al lia filino Giovanna, post sia reveno al la mondo de vivantoj. Nino Visconti eldiras al la poeto ankaŭ sian konsternon pro la fakto ke lia juna edzino Beatrice d’Este

[1] pariĝis per dua geedziĝo al Galeazzo Visconti, de la milana Visconti-familio, samnoma sed ne parenca al tiu de Pisa. Dante videble solidaras kun sia amiko Nino, kaj raportas lian ofendiĝintan komenton: kiam Beatrice mortos, kaj sur ŝia tombo aperos la insigno de la milanaj Visconti, sur kiu reliefiĝas vipuro, tio ne honorigos ŝin kiel farus la insigno de la pisaj Visconti, sur kiu male reliefiĝas la koko de Gallura:

Non le farà sì bella sepultura
la vipera che Melanesi accampa,
com’avria fatto il gallo di Gallura. 

Jen kiel sonas tiuj tri versoj (Purg. VIII, 79-81) en la traduko al la sarda logudora de Pedru Casu:

No li dê’ fagher cuddha sepultura
sa pibera pro chi Milanu accàmpada
chi l’hia’ fattu su puddh’’e Caddhura.

Kaj ĉi tie vi povas legi la samajn versojn en la esperanta traduko de Enrico Dondi:

Ŝin ne sepultos la blazon’ vipura
de l’ milanan’ kun plie da honoro,
ol farus ĝin la koko de Gallura.

Sardinio estas citita ankaŭ en la Infero, tie kie Dante kaj Verĝilio renkontas tiun strangan personon kiu estas Ciampólo el Navaro. Ni troviĝas en la kvina burso de la oka rondo, kie la subaĉetantoj, tio estas la koruptitaj publikaj funkciuloj, elpagas sian punon enmergitaj en la bolanta peĉo. Ciampolo estas unu el tiuj damnitoj ĉar, kiam li estis je la servo de reĝo Teobaldo II de Navaro, kulpiĝis je malversaciaj agadoj. La du poetoj vidas lin, nesingarde emerĝintan el la peĉo, dum la diabloj punas lin per ferocaj harpunadoj.

Malgraŭ la momento ne estas la plej favora por konversacio, Ciampolo pretas respondi al la demandoj de Verĝiljo, kiu volas scii de li ĉu li konas, en tiu burso, iun italan subaĉetanton. Kaj li respondas ke ĝis antaŭ nelonge li estis kun du sardaj subaĉetantoj, tie sube en la peĉa fundo, antaŭ ol havi la malfeliĉan ideon eltiri la kapon de tiu kloakaĵo. Temas pri du publikaj koruptitaj funkciuloj respektive de la giudicato de Gallura kaj de la giudicato de Logudoro: frato Gomita kaj Michele Zanche.

Frato Gomita estis alta funkciulo je la servo de Nino Visconti el Gallura kaj iĝis respondeca pri ajna tipo de fraŭdo, ĝis redoni liberon, sekve de mona kompenso, al iuj malamikoj de sia sinjoro kiuj estis kaptitaj; Michele Zanche, elstarulo de unu el la plej riĉaj familioj de Sassari estis funkciulo je la servo de reĝo Enzo, filo de Federiko la dua el Ŝvabujo kaj edzo de Adelasia de Torres, senjorino de la giudicato de Logudoro (Infero, XXII, 81-90).

Ed ei rispuose: «Fu frate Gomita,
quel di Gallura, vasel d’ogne froda,
ch’ebbe i nemici di suo donno in mano,
e fé sì lor, che ciascun se ne loda.
Danar si tolse, e lasciolli di piano,
sì com’e’ dice; e ne li altri offici anche
barattier fu non picciol, ma sovrano.
Usa con esso donno Michel Zanche
di Logodoro; e a dir di Sardigna
le lingue lor non si sentono stanche […]».

Tiuj kiuj sekvas estas la samaj versoj en la sarda logudora lingvo de regiono Barbagia. La tradukon faris Paulu Monni, naskiĝinta en Dorgali, tio estas en la zono de Barbagia kiu, je la tempoj de Dante, estis parto de la giudicato de Gallura:

Rispostu at isse: «Prade fit Gomida;
Cuddu ’e Gaddura, d’onzi trassa riccu,
c’aìat nimigos de su donnu in manu
e gosi at fattu c’onzunu nd’at alliccu.
Soddu at chertu pro los lassar de pranu;
— goi narat isse — e in donzi opera ancu
fit baratteri mannu e soberanu.
Cun isse est puru Don Michelli Zancu
de Logudoro; e nende de Sardinna
sa limba issoro mai non benit mancu […]».

Sekvas la samaj versoj tradukitaj en la sarda okcident-logudora de Pedru Casu:

Isse nelzei’:  «Fi’ Padre Cumida,
su ‘e Saldigna, babb’’e ogn’ingannu.
Nimigos de su mere apendh’in manu
(ognunu como si ndhe tene’ mannu)
si leid oro e los lassà’ – de planu, –
comente na’. In dogn’ater’assuntu
fi’ baratteri mannu e soberanu.
Donnu Micheli Zanche a iss’es giuntu
de Logudoro: e pro sas cosas saldas
tenen sa limba armada a totu puntu […]».

Kaj jen la samaj versoj en la esperanta traduko de Enrico Dondi:

Kaj li respondis: «Estis frat’ Gomita,
la gallurano, vaz’ de ĉiu fraŭdo:
pri l’ malamikoj de l’ sinjor’ dekretis,
tiel ke ĉiuj nomis lin kun laŭdo;
prenis la monon, de prizon’ elmetis
tuj absolvinte; poste plu senmanke
ne ete, sed reĝece subaĉetis.
Kun li sin trovas don Michele Zanche
el Logudoro; li senlace ŝatas
pri Sardini’ diskuti babilante […]».

——-


[1] Oni ne devas ŝin konfuzi kun la samnoma Beatrice d’Este kiu, ducent jarojn pli poste, estis edzino de la milana suvereno Ludovico Sforza, nomata “Il Moro”.