Hartmann Schedel (1440-1514) - Veduta di Roma - 1490

Dante, kiu estis bona konanto de la pontifika sinjoreco de Bonifaco VIII kaj de la unua granda jubileo de la jaro 1300, sciigas al ni ke la eterna urbo havis gravajn trafikproblemojn ankaŭ  je lia epoko, precipe dum la jubilea jaro,  kiam grandega kvanto da pilgrimantoj amasiĝis ĉiutage sur Ponto SanktAnĝelo, kelkaj por aliri Sanktan Petron, kelkaj por reveni trans rivero Tibero al Monto Jordano.

Sed tamen la romaj civitanoj (aŭ pli probable la antaŭloj de la  nuntempaj pizzardoni

[dialekta esprimo por urbaj policistoj] eltrovis la plej adekvatan manieron por transirigi tiun tutan homamason (hanno a passar la gente modo colto)  reguligante la alfluon kaj defuon de la pilgrimantoj laŭ du apartigitaj pasejoj. Dante elvokas la du kontraŭajn vicojn de pilgrimantoj kiuj trairis ponkton SanktAnĝelon ilin komparante al la du longaj vicoj de pekuloj – svatistoj kaj delogintoj – kiujn li renkontas en la unua burso de la oka rondo, kaj kiuj rondiras en malan direkton gardataj kaj vipataj de la kornohavaj diabloj.

 

Giovanni Stradano, Malebolge

 

Oni transkribas ĉi sube la koncernatan pecon (Inf., XVIII, 25-33) en la originalo kaj en la libera romdialekta versio de Aurelio Ranieri.

Nel fondo erano ignudi i peccatori;
dal mezzo in qua ci venien verso ’l volto,
di là con noi, ma con passi maggiori,
come i Roman per l’essercito molto,
l’anno del giubileo, su per lo ponte
hanno a passar la gente modo colto,
che da l’un lato tutti hanno la fronte
verso ’l castello e vanno a Santo Pietro;
da l’altra sponda vanno verso ’l monte.

Dettaglio con Castel S'Angelo e Ponte S. Angelo

In quela prima borgia, a destra c’era
‘na mucchia de persone: un campionario
de gente ‘gnuda e cruda e che coreva
un po’ in d’un senso e l’antra all’incontrario…
Come nell’Anno Santo der Trecento
a Roma, su quer ponte de Castello,
nun c’era intoppo pe’ l’affollamento,
così l’annà e venì de quela gente
nun tarava nemmanco d’un capello.

Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Kálmán Kalocsay:

Sur fund’ pekuloj estis, sen vestaĵoj,
kaj parte venis kontraŭ ni ĉi multo,
parte kun ni, sed kun pli grandaj paŝoj:
kiel en Romo oni, dum la kulto
de l’ jubilea jaro, sur la ponto
rimedon trovis kontraŭ la tumulto
tiel, ke unu flanko, kun la fronto
al la kastel’, en Sanktan Petron pasis,
l’ alia flanko iris al la Monto.

——-

Ne estas konataj aliaj tradukoj de la Dia Komedio publikigitaj krom tiu, rimarkinde libera, de Aurelio Ranieri. Estas tamen menciinda bela neeldonita traduko en tercinoj de la epizodo de Paolo kaj Francesca (Inf., V, 79-142), verkita antaŭ ne longe fare de la hodiaŭa roma poetino Maddalena Capalbi (alklaku ĉi tie).