Francese

Enkonduko (franca)

Mappa della Francia, Ortelius, ca. 1570

En la Dia Komedio Francio estas plurfoje citata, per oftaj referencoj al la politikaj francaj eventoj de la epoko de Dante kaj al la historiaj eventoj okazintaj en la tuj antaŭaj jarcentoj. Dante tamen ne havis tro da simpatio por la siaepoke politikaj rolantoj de Francio kaj, des malpli, por  la franca reĝa familio, por kiu li eĉ manifestis elkoran kaj nebremseblan antipation kiu eĉ atingis nekutimajn nivelojn rilate reĝon Filipo la Belan.

Dante male tre aprezis la ĝestojn kaj la kortezajn romanojn de la franca mezepoka literaturo, al kiuj li inspiriĝis plurloke en la Dia Komedio. Ŝajnas al ni do pli agrable dediĉi la unuan parton de ĉi tiu enkonduko al rilato de Dante kun la Chanson de Roland kaj kun la romanoj de Chrétien de Troyes kaj de liaj epigonoj, pli ol al la franca politiko.

La morte di Rolando, miniatura francese del sec. XVChanson de Roland, verkita ĉirkaŭ  je la fino de la dekunua jarcento, rakontas la batalon de Roncisvalo de la jaro 778, kiam la ariergardo de la armeo de Karlo la Granda, revenanta el Hispanio sub la komando de paladino Rolando, estis atakita kaj detruita de la saracenoj. La sanga malvenko estis provokata de informo alveninta al la malamiko per la perfidulo Gano de Maganza, kiun Dante nomas Ganellone kaj metas, ne hazarde, inter la damnitojn de Kocito (Inf., XXXII, 122).

Dante, en sia vojaĝo al la fundo de la infero, aludas al Chanson de Roland ankaŭ antaŭ ol atingi Kociton, kiam, alproksimiĝante al puto de Misbursaro, aŭdas la longan kaj ŝiran sonon de la korno de Nimrod, unu el la gigantoj kiuj staras ĉe tiu puto. Nu, Dante diras ke tiu sono estis eĉ pli terura ol la sono de l’ korno en kiun blovis senespere paladino Rolando, vundita kaj agonianta, dum la malfrua klopodo helpopeti al la avangardoj de sia armeo kiam jam la katastrofa malvenko de Roncisvalo estis memevidenta (Inf., XXXI, 16-18):

Dopo la dolorosa rotta, quando
Carlo Magno perdé la santa gesta,
non sonò sí terribilmente Orlando.

Tiuj versoj, en la franca traduko de Jacqueline Risset, sonas tiele:

Après la douloureuse défaite,
quand Charlemagne perdit son armée,
Roland ne sonna pas aussi terriblement.

Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Kálmán Kalocsay:

Post lukt’ funebra, kiam Karlo Granda
l’ armeon sanktan perdis, ne sonoris
tiel terure eĉ la korn’ Rolanda.

Il bacio tra Lancillotto e Ginevra, miniatura, sec. XVPri Chrétien de Troyes, franca verkisto kaj poeto de la dekdua jarcento, Dante konis sendube la romanonLancelot ou le Chevalier à la charrette, la unua korteza romano (en versoj) de la ciklo Lanceloto kaj Ginevra, kiu estis sekvata de pluraj prozaj reprilaboradoj tre laŭmodaj dum la jarcento de Dante.

Estas fakto ke ĝuste unu el tiuj prozaj reprilaboradoj devintus esti la fama ‘libro’ en kiu Francesca da Polenta kaj Paolo Malatesta legadis la historion de Lanceloto kaj Ginevra, edzino de reĝo Arturo, kaj pri ilia adulta amo apogata de la kortega altrangulo Galehaut (Galeotto).

Kaj estas tiu ĉi paĝo de la franca mezepoka literaturo al kiu inspiriĝis la famaj versoj de Dante en la epizodo de Paolo kaj Francesca (Inf., V, 127-138), kiun ni ĉi tie transskribas kaj en la originalo kaj en la franca traduko de Jacqueline Risset:

Noi leggiavamo un giorno per diletto
di Lancialotto come amor lo strinse;
soli eravamo e sanza alcun sospetto.
Per più fiate li occhi ci sospinse
quella lettura, e scolorocci il viso;
ma solo un punto fu quel che ci vinse.
Quando leggemmo il disiato riso
esser basciato da cotanto amante,
questi, che mai da me non fia diviso,
la bocca mi basciò tutto tremante.
Galeotto fu ’l libro e chi lo scrisse:
quel giorno più non vi leggemmo avante.

Nous lisions un jour par agrément
de Lancelot, comment amour le prit:
nous étions seuls et sans aucun soupçon.
Plusieurs fois la lecture nous fit lever les yeux
et décolora nos visages;
mais un seul point fut ce qui nous vainquit.
Lorsque nous vîmes le rire désiré
être baisé par tel amant,
celui-ci, qui jamais plus ne sera loin de moi,
me baisa la bouche tout tremblant.
Galehaut fut le livre et celui qui le fit;
ce jour-là nous ne lûmes pas plus avant.

Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Kálmán Kalocsay:

Ni, solaj, iun tagon legis pri la
kreskanta am’ de Lancelot’. Suspektis
nenion ni en la duop’ trankvila.
Rigardon ni multfoje interplektis
dum lego, kun vizaĝo paligita,
sed jen la punkto, kiu nin infektis:
kiam ni legis pri l’ ridet’ ekscita
de I’ kisdezir’, pri ĝia dolĉa vibro,
li, por eterne jam al mi ligita,
buŝkisis min kun trem’ en ĉiu fibro.
Galeotto iĝis libro kaj aŭtoro,
ĉi-tage ni ne legis plu de l’ libro.

——-

Ni de Dantepoliglotta konscias ke ĉi tiu Enkonduko ne estus kompleta se ni ne haltus iome sur la malinklino de Dante al la dinastio de la francaj reĝoj kaj aparte al la enorma malsimpatio kiun la poeto rezervis por tiu Filipo la Bela kiu okupis la tronon je liaj tempoj. Malsimpatio tiom senmezura ke ĝi ‘superverŝiĝis’ ĝis trafi ankaŭ aliajn gravulojn kiuj efektive ne estus meritintaj tiom da malamikemo (kiel la samtempulon reĝon Dionigi el Portugalio, pri kiu oni parolos en alia paĝo de tiu ĉi retejo).

12th century portrayal of Hugh CapetLa severaj akuzoj de Dante kontraŭ Filipo la Kvara, nomata la Bela, estas entenataj en la longa atakparolo eldirita de Hugo Kapeto (kaj pere de li de Dante mem) kontraŭ preskaŭ ĉiuj reĝoj lin postsekvintaj sur la franca trono.

Hugo Kapeto estis reĝo de la Frankoj en la lastaj jaroj de la deka jarcento.

Dante lin renkontas en Purgatorio, inter la spiritoj kiuj estas pagantaj sian pekon je avareco, kaj li tuj sin prezentas per vortoj malŝataj por la dinastio de la francaj reĝoj, aparte por Filipo la Kvara, sur kiu antaŭ ĉio li alvokas la dian venĝon pro la fakto ke li plutenis perforte la urbojn de Flandrio [1] sub la franca jugo (Purg. XX, 43-51):

Io fui radice de la mala pianta
che la terra cristiana tutta aduggia,
sì che buon frutto rado se ne schianta.
Ma se Doagio, Lilla, Guanto e Bruggia
potesser, tosto ne saria vendetta;
e io la cheggio a lui che tutto giuggia.
Chiamato fui di là Ugo Ciappetta;
di me son nati i Filippi e i Luigi
per cui novellamente è Francia retta.

Vortoj kiuj, en la franca traduko de Jacqueline Risset, sonas tiele:

Je fus racine de cet arbre mauvais
qui couvre d’ombre toute la chrétienté
si bien qu’on y cueille rarement un bon fruit.
Mais si Douai, Lille, Gand et Bruges
pouvaient, prompte serait la vengeance;
et moi je le demande à lui qui juge tout.
On m’appellait là-bas Hugues Capet;
de moi sont nés les Philippe et les Louis
par qui depuis peu la France est gouvernée

Kaj jen kiel tiuj samaj versoj estis tradukitaj en esperanton de Enrico Dondi:

La planton mi radikis, kies naŭzo
dissemas tedon tra l’ kristana lando:
ĝi fruktas bone nur post longa paŭzo.
Sed se Douai kaj Lille, Bruĝo, Gando
povus, la venĝ’ ne estus longdistanca
kaj mi ĝin petas de la dia grando.
Hugo Kapet’ min nomis mondo transa;
de mi la vic’ Filipa kaj Luiza,
kiu nun reĝas sur la tero franca.

Cetere, ŝajnas ke Dante neniam aprezis – en Filipo la Bela – eĉ tiujn kvalitojn, kiuj en posta epoko estus igintaj granda la historian bildon de tiu suvereno. Dante, nome, ne aprezis, ke la politiko de reĝo Filipo tendencis al la forĝado kaj plifortigo de la nacia ŝtato tiel ke ĝi liberiĝu je ajna ekstera kondiĉo. Nia poeto restis fakte ligita al la tradiciaj temoj de sia tempo, bazitaj sur la kuna ĉeesto de du grandaj aŭtoritatoj, la Papŝtato kaj la Imperio, kaj li deziris ke de ilia paca kunvivado aŭ de ilia konkurado daŭre dependos la destino de la homaro.

Alivorte, Dante ne kredis en la nova estaĵo de la nacia ŝtato kiu estis stabiliĝanta en Britio kaj Francio. Kaj ankaŭ kiam li riproĉis al imperiestro Alberto el Aŭstrio esti forlasinta Italion al ĝia destino («Ve, sklava Itali’, doloroĉelo, / ŝip’ sen piloto ŝtorme disskuita») [2] li ne konsideris “ke prefere ol senaŭtoritatigita estrado kiel jam estis tiu imperia, efika rimedo al la politika malordo povis esti proponata de suvereno estro de unu nura nacio, kies interesoj koincidus kun tiuj de la popolo kaj kies forto venus de la popolo, kia efektive estis Filipo la Bela”. [3]

Aliflanke Dante, eĉ manifestante ekstreman malŝaton por la malvirtoj kiuj misformis la bildon de la Eklezio, estis ĉiukaze katoliko kaj ne aprezis la sintenon de Filipo la Bela rilate al la Papo, kiun la Poeto konsideris iom tro malrespekta (ni simple dirus ‘laika’).

Antaŭ iu buleo de papo Bonifaco la Oka de la jaro 1301, kiu rekonfirmis la papan superecon super ĉiuj teraj suverenoj, reĝo Filipo reagis impete kunvokante la Ĝeneralajn Ŝtatojn kaj, post certiĝo pri la konsento de la nacio, ĉesigis ĉiun rilaton kun la papŝtato. La sekvan jaron Bonifaco la Oka kuraĝis rekonfirmi sian opinion per alia simila buleo kaj reĝo Filipo reagis eĉ ordonante konduki la pontifikon antaŭ iu koncilion kiu lin detronigu.

Lo schiaffo di Anagni, incisione francese del sec. XIXSekvis tumulta periodo kiu kulminis en la tiel dirita manfrapo de Anagni: grupo de konspirantoj enrompis en la papan palacon en Anagni, urbeto de Latio kie Bonifaco naskiĝis, kaj lin forportis iom malmilde enprizonigante lin dum kelkaj tagoj. La mizerulo eliris el tiu situacio tiom elprovita, ke post ne longe li mortis.

Dante, eĉ abomenante Bonifacon la Okan, kiun li konsideras simoniulo kaj uzurpatoro de la papa seĝo, kondamnas severe tiun ofendon al la pontifika digno. Kompreneble Dante rekonas la entrudiĝon de Filipo la Bela ankaŭ en tiu ĉi epizodo, kiu – diras ankoraŭ Hugo Kapeto – paligas ĉiujn aliajn pasintajn kaj estontajn misagojn de liaj posteuloj. Fakte la enrompo de la francaj reĝaj insignoj (la lilio) en la palacon de Anagni «kaŭzis ke Kristo mem, en la persono de lia vikario, estis kaptita, primokata, mistraktata kaj murdita duan fojon, aldone refoje inter du rabistoj».  La aludo estas al la du ĉefaj plenumantoj de la atenco, Guglielmo de Nogaret kaj Sciarra Colonna, kiuj, malsame ol la du originalaj rabistoj, pretervivis kaj restis nepunitaj.

Jen kiel Hugo Kapeto severe malaprobas la atencon de Anagni, atribuante ĝian aŭtorecon al reĝo Filipo (Purg. XX, 85-90):

Perché men paia il mal futuro e ‘l fatto,
veggio in Alagna intrar lo fiordaliso,
e nel vicario suo Cristo esser catto.
Veggiolo un’altra volta esser deriso;
veggio rinovellar l’aceto e ‘l fiele,
e tra vivi ladroni esser anciso.

Vortoj kiuj, en la franca traduko de Jacqueline Risset, sonas tiele:

Pour que semble moins grand le mal fait et à faire,
je vois à Anagni entrer la fleur de lys,
et Christ être captif dans son vicaire.
Je le vois à nouveau être bafoué,
je le vois abreuvé de vinaigre et de fiel,
et mis à mort entre larrons vivants.

Kaj jen kiel tiuj samaj versoj estis tradukitaj en esperanton de Enrico Dondi:

Por senkulpig’ de ĉiutempa fio,
jen en Anagni la lili’ rapidas:
kaptitas Krist’ en sia vikario.
Alian fojon oni lin priridas;
vinagron, galon reproponi provas;
inter rabistoj vivaj lin mortigas.

Sed la atakparolo de Hugo Kapeto kontraŭ Filipo la Bela atingas la akmeon en la lasta parto, kiam refoje estas alvokata la dia venĝo super la kapo de tiu ĉi suvereno – difinita malŝateme kiel “la nova Pilato” – kulpa ankaŭ pro la fakto ke li elverŝis sian avidecon (ne kontentigitan per la jam faritaj krimoj) persekutante la ordenon de la Templanoj cele al alproprigo de iliaj riĉaĵoj. Fakte la kavalira ordeno de la Templanoj estis nuligita en 1312 laŭ volo kaj faro de reĝo Filipo la Kvara, kiu arestigis la Templanojn ilin akuzante je herezo, ilin transdonante al Inkvizicio kaj mortkondamnante plurajn per rafinita krueleco post alproprigo al si de iliaj havaĵoj.

Jen la finaj vortoj de la atakparolo de Hugo Kapeto (Purg., XX, 91-96):

Veggio il novo Pilato sì crudele,
che ciò nol sazia, ma sanza decreto
portar nel Tempio le cupide vele.
O Segnor mio, quando sarò io lieto
a veder la vendetta che, nascosa,
fa dolce l’ira tua nel tuo secreto?

Vortoj kiuj, en la franca traduko de Jacqueline Risset, sonas tiele:

Je vois le nouveau Pilate si cruel
qu’il n’est pas rassasié, mais porte dans le Temple,
sans décrets, ses vaisseaux avides.
0 mon Seigneur, quand aurai-je la joie
de voir la vengeance qui, encore cachée,
rend douce en secret ta colère ?

Kaj jen kiel tiuj samaj versoj estis tradukitaj en esperanton de Enrico Dondi:

Nova Pilat’, satiĝon li ne trovas
al sia krueleco; sen dekreto
l’ avidajn velojn en la Templon ŝovas.
Kiam, Sinjor’, pleniĝos mia peto
ke venos venĝ’ kaj ŝajnos dolĉe mola
via koler’ kaŝata en sekreto?


[1] Hugo Kapeto aludas al Flandrio listigante ĝiajn kvar siatempajn ĉefajn urbojn: Douai kaj Lille, ankoraŭ nuntempe en franca teritorio, kaj Gand kaj Bruges, nuntempe en la flandra Belgio.

[2]  Esperanta traduko far Enrico Dondi de la originalaj versoj de Purgatorio, VI, 76-77: «Ahi serva Italia, di dolore ostello, / nave sanza nocchiere in gran tempesta». Jen la samaj versoj en la franca traduko de J. Risset: «Hélas! serve Italie, auberge de douleur, / nef sans nocher dans la tempête».

[3] S. Saffiotti Bernardi, Enciclopedia Dantesca, Vol II, p. 877.

Filippo il Bello

About the author

admin

Add Comment

Click here to post a comment