La voĉoj de Francesca

Barbara Fässler

Barbara Fässler, estas svisa artisto naskiĝinta en Zuriko en 1963 kiu vivas inter Milano kaj Zuriko. Ŝi estas instruisto pri vidaj artoj, desegno kaj arthistorio ĉe la Svisa Lernejo en Milano. Ŝi doktoriĝis pri nuntempa arto ĉ Villa Arson de Nico (École Pilote Internationale d’Art et de Recherche), kie ŝi akiris la nacian superan Diplomon pri plastika esprimiĝo (DNSEP), kaj en teoria filozofio ĉe la ŝtata universitato de Milano. Ŝi verkas pri nuntempa arto por la revuo Studija en Latvio (studija.lv), por la Kunstbulletin en Svislando (www.kunstbulletin.ch) kaj por la retejo undo.net en Italio. Post nelonge ŝi akiros majstrodiplomon en arta edukado kaj instruado ĉe la departemento pri kulturaj analizoj de la arta universitato de Zuriko (ZHdK).  En ĉi tiu retpaĝo estas reproduktataj du ŝiaj desegnaĵoj: Abitudine kaj Passione (“Kutimo” kaj “Pasio”). Al Barbara Fässler, germanlingva svisino, ni petis la legadon de la versoj de Francesca el Rimini en la germanlingva traduko de la sviso Walther von Wartburg.

Aliaj informoj pri Barbara Fässler troveblas vizitante la du sekvajn retejojn:

www.barbarafaessler.com

www.italianarea.it/artist

Barbara Fässler pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (82-142) en la germana traduko de Wartburg.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube

 

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

About the author

admin

Add Comment

Click here to post a comment