Homaj rajtoj

Argentino. Jorgelina estas filino de patrino ‘desaparecida’

La unua historio prezentata en la paĝo de la homaj rajtoj de Dantepoliglotta estas epizodo de la argentina tragedio de la desaparecidos.  Jorgelina naskiĝis en Rosario en aŭgusto 1973a. Ŝi estis nur unujara kiam ŝia patro, batalanto kontraŭ la reĝimo, estis mortpafita.  Kiam ŝi aĝis tri jarojn kaj duono ŝia patrino estis trudkaptita de la argentinaj armestilaj soldatoj en la luita apartamento kie ili loĝis en Lanús, provinco de Bona Aero, kaj sekve ŝi restis porĉiame desaparecida. Jorgelina estis kun ŝi kiam oni ŝin forportis. La bebo estis senigita je sia identeco kaj donita je adopto al familio ŝatata de la reĝimo.  Dank’al la laboro pasia de la Abuelas de Plaza de Mayo, la konscio de ŝia vera identeco estis redonita al ŝi.  Jorgelina legis por Dantepoliglotta la versojn de Francesca da Rimini en la hispana traduko de la argentina poeto Bartolomé Mitre.

[…]

[pludaŭras]

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment