Approfondimenti

AAA Anonco

La Projekto Francesca implicas ke, iom post iom, oni enmetu en ĉi tiun sekcion de la paĝaro Dantepoliglotta la tekston kaj la voĉregistradon de la versoj de Francesca el Rimini (Infero, kanto V, versoj 88-142), en la diversaj lingvoj kaj dialektoj en kiuj ekzistas ilia traduko, krom en la itala.

La Projekto Francesca implicas ke, iom post iom, oni enmetu en ĉi tiun sekcion de la paĝaro Dantepoliglotta la tekston kaj la voĉregistradon de la versoj de Francesca el Rimini (Infero, kanto V, versoj 88-142), en la diversaj lingvoj kaj dialektoj en kiuj ekzistas ilia traduko, krom en la itala.

Kutime temos pri virinaj voĉoj kiuj legas en sia patrina lingvo aŭ ĉiukaze en lingvo de ili perfekte konata. Kelkfoje, sed nur esceptokaze, estos utiligataj viraj voĉoj.

Por ĉiu deklamanta voĉo oni antaŭvidas la publikigon, en la koncerna retpaĝo, de biografia prezento de la persono, kies voĉo aŭdatas kaj de ŝia fotografio. Depende de la profesio de la leganta persono, oni povos publikigi ankaŭ aliajn bildojn, mallongajn vid- aŭ sonpecojn, kaj ankaŭ ligon al retejo  de la koncerna persono.

Unua grupo de legadoj, preskaŭ ĉiuj farataj de virinaj voĉoj, estas jam alirebla en nia paĝaro, pro kio la versoj de Francesca el Rimini jam estas aŭskulteblaj en iomo da lingvoj kaj dialektoj. Sed la lingvoj en kiuj esprimiĝas tiu pluretna Francesca estas multe pli multnombraj.

Pro tio nia anonco: ni atendas, kaj deziras, ke la aliaj voĉoj de Francesca sin proponu kaj sendu al ni legadon de tiuj versoj en iliaj respektivaj lingvoj.

La deklamantaj voĉoj plej taŭgaj estas tiuj de junaj aktorinoj aŭ lernantinoj de teatraj lernejoj, kiuj do kapablas legi sufiĉe bone poezian tekston laŭtvoĉe, sed estas same akceptata kiu ajn alia persono (juna kaj malpli juna),kondiĉe ke tiu sekvu kontentige la instrukciojn por la esprimiva legado kiuj legeblas ĉi sube.

La legado – de la nuraj versoj 88-142 de la kvina kanto de la Infero – devos esti registrata en aŭd-dosiero MP3 kun distingo ne malpli ol 190 kaj ne pli ol 250, sendenda retpoŝte al la adreso info@dantepoliglotta.it, kune kun la biografio (maks. 12-15 alineoj), la fotografio, eventuala ligo al paĝaro, kaj eventualaj aliaj aĵoj kies enmeton oni deziras peti.

Noto por tiuj kiuj ne scias kio estas formato MP3: ĉiuj voĉregistriloj havas nuntempe USB-draton por kunligiĝi al komputilo. La voĉregistrado iĝas aŭd-dosiero ‘formate MP3”, kiun, kunligante la registrilon al komputilo, oni povas elŝuti facile kaj poste alkroĉi al retmesaĝo por la forsendo.

Gvidilo al esprimiva legado de poezia teksto (por ne-profesiaj legontoj kaj personoj kun nenia recita sperto).

1) Laŭtlegi poemon ne estas ‘aktori’.  La legado do ne devas esti emfazita, ne devas esti melodrama, nome ĝi ne devas esti ‘aktorata’. Aliflanke oni devas ankaŭ eviti atingi la malon, tiu de plata, senkolora senesprimiva legado. La legado de poezia teksto devas male esti sobra, sed esprimiva, tiel ke ĝi povu efike sed bonmaniere transdoni al tiu kiu aŭskultas la sentojn kaj la emociojn, kiel se ili atingu lin rekte de la poeto: la perado de tiu kiu legas devas iĝi tiom diskreta, ke la aŭskultanto forgesu pri ŝi/li kaj estu posedata de la voĉo de la poeto.

2) Antaŭ ĉio oni devas eviti legi la poezian tekston tro rapide. La legado devas esti trankvila. Aparte la legado, por esti samtempe esprimiva kaj diskreta, ne devas trairi troajn voĉmarkadojn, ne devas fali en kantilenan aŭ tro ritman moduladon, ne devas havi tembroŝanĝojn kiuj estas ne pravigeblaj aŭ kiuj estas nenaturaj.

3) Pro la fakto ke la tradukoj konsiderataj por la Projekto Francesca estas preskaŭ ĉiam en la sama metro de la originalo, oni devos zorge gardi ĉiam la ritmon de la dekunusilaba verso. Ekzemple, se necese, legante kune plurajn sinsekvajn vokalojn kiam, eĉ se laŭlogike ili estus apartigitaj silaboj, la metrikaj bezonoj postulas ilin kunigi en unu nura silabo.

4) Oni devas ĉiam komprenigi, sed ĉiam sen troigi, la transirojn de iu verso al la alia. Iuj eraras iusence, substrekante ĉiam kaj sammaniere, eĉ troigante, la dividojn inter unu verso kaj la alia, kaj iuj eraras en mala senso, ligante kune la versojn tute sen permesante percepti la transirojn inter unu verso kaj la alia, kiel se oni estas legantaj prozan tekston.

5) Konklude, la legado de poezia teksto devas inspiri emociojn (ne devas do esti malvarma), sed ne devas pretendi trudi la emociojn en la animon de la aŭskultanto: ĝi devas nur ilin proponi al tiu delikate. La plej bona maniero por kompreni tion kion ni volas diri, kiam ni parolas pri diskreta esprimivo kiu delikate proponas emociojn, estas aŭskulti la legadon de la versoj de Francesca el Rimini kiuj jam enestas nian paĝaron, kiuj estis faritaj laŭ ĉiuj reguloj de l’ arto. Utilas ankaŭ aŭskulti legadon en lingvo tute ne konata. Sufiĉas aŭskulti la legadon, verson post verso, sekvante la tekston en lingvo bone konata: se la legado estis farata per la taŭga esprimivo kaj respektante la suprediritajn regulojn, vi sukcesos ĝin sekvi kaj aprezi preskaŭ kiel se la aŭdata lingvo estus de vi konata.

About the author

admin

Add Comment

Click here to post a comment