Monthly Archives: Februaro 2016

Home/2016/Februaro
13 13 2016

Friuli kaj la Dia Komedio

2019-12-11T22:24:48+01:0013 Februaro 2016|La novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Dante nomas la friulanojn "Aquilegienses" ĉar la urbo Aquileia estis liatempe la politika, religia kaj kultura centro de la regiono. Verŝajne dank’ al tia kultura medio, la sukceso de la danta poemo en Friuli estis sufiĉe tuja, tiel ke la plej antikva friula biblioteko, la "Guarneriana" de San Daniele, konservas unu el la plej antikvaj iluminitaj kodeksoj de la poemo. Krome, la friula lingvo fieras pri diversaj tradukoj de la Dia Komedio, du el ili kompletaj kaj en tercinoj. [...]

6 6 2016

FRIULA – Aurelio Venuti

2019-12-11T22:24:49+01:006 Februaro 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Aurelio Venuti Aurelio Venuti naskiĝis en Reana del Rojale (Udine) en 1945; doktoriĝis pri Literaturo kaj instruis dum kvardek jaroj ĉe la lernejoj de Friuli. Ek de la liceaj jaroj prilaboris tre personan legosistemon de la klasikaj verkoj, konsistanta en la traduko de la tekstoj en aliajn konatajn lingvojn, respektante metrikon kaj stilemojn de la originaloj. Tiel li legis la grekajn lirikistojn, la homerajn poemojn, la latinajn poetojn, reskribante ilin per latinaj, italaj aŭ friulaj versoj. Pli poste li legadis literaturajn verkojn de [...]